Berta (Bretonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berta de Bretonio
Pretenda dukino de Bretonio
Regado 1148-1156
Antaŭulo Conan la Tria
Persona informo
Berthe de Bretagne
Naskiĝo 30-an de novembro 1113 (1113-11-30)
Morto 30-an de novembro 1155 (1155-11-30) (42-jaraĝa)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio Familio de Kornvalo
Patro Conan la Tria
Patrino Matilda de Anglio
Gefratoj Hoel la 3-a vd
Edz(in)o Alan, 1st Earl of Richmond • Odo, Viscount of Porhoet vd
Infanoj Konan la 4-a • Constance of Penthièvre • Eudon vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Berta de Bretonio estis duka pretendantino al Bretonio en 1148 kaj grafo de Rennes de 1148 ĝis 1156.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Berta estis la filino de la duko Conan la 3-a kaj de Matilda de Anglio, la filino de Henriko la 3-a Beauclerc.

Ŝi edziniĝis unuafoje al Alano de Pentievro, grafo de Richmond.

Post la morto de Alano en 1146, ŝi edziniĝis al Eudon de Porhoët.

Ŝi havis fraton, Hoel, sed antaŭ sia morto, ŝia patro la duko Conan la 3-a rifuzis agnoski Hoelon kiel sian postvenonton, ĉar li opiniis Hoelon nelegitima. Li do elektis kiel heredanton sian nepon Conan, filon de Berta kaj de ties unua edzo Alano de Pentievro. Li lokis la junan estontan dukon sub la kuratorecon de la dua edzo de lia patrino Eudon de Porhoët.

Kiam la duko Conan la 3-a mortis en 1148, la frato de Breta, Hoel la Malagnoskita estis agnoskita duko kaj grafo nur de la Nantes-anoj. Berta kaj ties edzo Eudon de Porhoët regentis la duklandon ĝis la plenaĝeco de Conan, filo de Berta.

En 1154, Conan, aĝrajta por okupi sian tronon, devis batali kontraŭ sia bopatro, Eudon de Porhoët, kiu tiam ŝatis la povon. Conan alianciĝis al sia onklo Hoel. Conan, la unue venkita, rifuĝis en sian anglan apanaĝon de Richmond kaj Hoel siavice suferis malvenkon en la 16-a de Decembro 1154 apud Rezé.

En 1156, Conan la 4-a estis proklamita duko en 1156, sed en la sama jaro, Hoel estis forpelita el sia graflando de la Nantes-anoj, kiuj akceptis Gotfredon Plantaĝeneto kiel grafon.

Oni ne konas la daton de la morto de Berta.

Edziĝo kaj idaro[redakti | redakti fonton]

Ŝi edziniĝis unuafoje al Alano de Pentievro, grafo de Richmond, dua filo de Eudon de Pentievro kaj ili havis tri infanojn:

Ŝi reedziniĝis al Eudon de Porhoët kaj ili havis tri infanojn:

  • Alix de Porhoët,
  • Eudes la 3-a de Porhoët, (? - 1231)
  • Henriko de Porhoët

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Listo de la suverenoj de Bretonio