Bertalan Árkay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

ÁRKAY Bertalan (11-a de aprilo 1901, Budapeŝto – 23-a de novembro 1971. Budapeŝto): arkitekto, nepo de arkitekto Mór Kallina, filo de arkitekto Aladár Kallina. Li studis en la budapeŝta Politeĥnika Universitato, poste li laboris ekde 1925 apud sia patro, estis stipendiisto de la pariza Akademio de Belartoj de Francio en 1926 kaj kunlaboranto en laboroficejo de Thier, pariza arkitekto. Li plustudis en la viena Arkitekta Majstrolernejo de P. en (1927) kaj en Romo (1929). Inter 1928–1940 li planis kaj konstruigis multajn modernajn vilaojn. En 1930 li gajnis kun sia patro premion pro la elkonstrua plano de la Elizabeta bulvardo. Ekde 1932 li direktis la planadon de la nova kirko en Városmajor (urboparto de Budapeŝto). Li transprenis en 1932 de sia patro la planadon de preĝejo Fogadalmi de Mohács. Oni konstruis laŭ liaj planoj la ludomon de la Tutlanda Sociasekura Insituto sur la placo Köztársaság (Respubliko) (1935). En 1934 li planis la hungaran ekspoziciejon en Romo por la Internacia Ekleziarta Ekspozicio, kaj en 1936 pavilonon de Milana Triennálé. En 1937 li renovigis la hungaran konstruaĵon de la Venecia Biennálé.

Laŭ liaj planoj estis konstruitaj lernejoj, ludomoj, domaro, hospitalo. En 1948 li renovigis la subpreĝejon de katedralo en Vác kaj la konstruaĵon de la budapeŝta Belarta Muzeo. Ekde 1949 li estis kunlaboranto ĉe Publikkonstru-plana Instituto. Li ricevis multajn distingojn enlande kaj eksterlande sur ekspozicioj.

Oni deponas lian plankolektaĵon pri Budapeŝto en la Budapeŝta Historia Muzeo, inter aliaj la planojn de lia unua edzino SZTEHKÓ Lili pri vitrofenestroj.