Bertalan Solti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SOLTI Bertalan [pr. ŝolti] estis hungara aktoro, teatrestro naskiĝinta en Temesvár la 15-an de marto 1913 kaj mortinta en Budapeŝto la 8-an de aprilo 1984.

Lia kariero

Bertalan Solti debutis 15 jaraĝe kaj ludis kvin jarojn en provincaj trupoj. Post la dua mondmilito li pasigis du jarojn en Miskolc, poste ekde 1946 ĝis 1949 li ludis en Debrecen, kie en 1948–49 estis direktoro. Poste sekvis Eger, Békéscsaba, Győr, Szolnok, Petőfi Színház (Bp.), Kaposvár, ekde 1969 ĝis 1979 denove Győr (kies li iĝis honora civitano). Inter 1979–82 li estis ano de la Teatro József Attila de Budapesto. Li aperis ankaŭ en pluraj filmoj kaj televidteatraĵoj.

Premioj, distingoj

  • Kossuth-premiito (1955),
  • Meritartisto (1966).

El liaj roloj

  • Bánk bán, Tiborc, Biberach (Katona J.: Bánk bán);
  • Lucifer, Péter apostol (Madách I.: Az ember tragédiája);
  • Cyrano de Bergerac (Rostand);
  • Polonius, Színészkirály (Shakespeare: Hamlet);
  • Tudós (Vörösmarty M.: Csongor és Tünde);
  • Csendes Imre (Dobozy I.: Szélvihar);
  • Edmund (Shakespeare: Rikardo la 2-a);
  • Teiresziasz (Sofoklo: Antigoné);
  • Kreon (Grillparzer: Medea);
  • Katz Péter (Hašek: Svejk);
  • Seres Sándor (Fejes E.: Rozsdatemető).

Fonto