Bertel Thorvaldsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Thorvaldsen, penetrita de Johan Vilhelm Gertner
Jazono-skulptaĵo, famiginta la artiston en Italio.

Bertel THORVALDSEN (naskiĝinta en la 19-a de novembro 1770 en Kopenhago, mortinta la 24-a de marto 1844 samloke) estis dana skulptisto. Krom la italo Antonio Canova li konsideratas esti la plej grava skulptisto de klasikismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de islanda lignoskulptisto laboranta sur kopenhagaj ŝipfarejoj, jam kiel 11-jaraĝulo komencis en la dana ĉefurbo studadon. En la 1795-a jaro li ricevis post serio da aliaj premioj stipendion por studvojaĝon al Romo. Tien li iris du jarojn poste.

Li kopiis antikvajn skulptaĵojn kaj ekis en 1802/03 figuron de Jazono famigintan lin rapide. Antaŭ ĉio junaj skulptistoj serĉis lian proksimecon kunlaboronte en lia ateliero, el kiuj menciindas Christian Daniel Rauch, Emil Wolff kaj Reinhold Begas. Silento, harmonio, noblaj konturoj, severaj kaj modestaj formoj ligas sin ĉe li al idealo de klasika, ofte milde transfigurita beleco.

Post 1804 li iĝis akademiano en Florenco, Kopenhago, San Luca, Milano kaj Munkeno. Li kreis multe da verkojn por la kortego kopenhaga aŭ por ekleziaj kaj privataj mendintoj. En la jaro 1819-a li tra Svislando vojaĝis al Kopenhago kaj Pollando, kie li komisiitis fari monumenton omaĝe al Koperniko. Reveninte Romon li modlis en 1821 la statuon de Kristo (por la kopenhaga Kirko de Nia Sinjorino).

Du jarojn post li vokitis fari la tombon de papo Pio la 7-a en la Baziliko Sankta Petro de Romo. Ekster tio li faris la rajdistan statuon de Maksimiliano la 1-a Jozefo (Bavario) en Munkeno, la Ŝilero-monumenton en Stuttgart kaj la Gutenberg-monumenton en Majenco.

Artisto laŭrokronita vivtempe[redakti | redakti fonton]

Al la reveninta filo la urbo Kopenhago organizis en 1838 impresan akceptegon: sur la ŝipo troviĝis kun la artisto granda parto de lia verkaro.

Jam kvar jarojn post la morto malfermitis Thorvaldsen-muzeo en Kopenhago. Lia tre riĉa agado igis lin ekzemplodona por pluraj generacioj da eŭropaj skulptistoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]