Bertie Ahern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Patrick Bartholomew "Bertie" Ahern /Pádraig Parthalán Ó hEachthairn
Patrick Bartholomew "Bertie" Ahern /Pádraig Parthalán Ó hEachthairn
Naskiĝo 12-an de septembro 1951
en Dublino, Irlando
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Bertie Ahern, plennome Patrick Bartholomew AHERN aŭ Pádraig Parthalán Ó hEachthairn (naskiĝis la 12-an de septembro 1951 en Dublino) estas irlanda politikisto. Li estis la 10-a Taoiseach (prezidanto de la registaro) de la Respubliko de Irlando ekde la 26-an de junio 1997 ĝis majo de 2008.

Li estis Teachta Dála (TD) ekde 1977 kaj li reprezentis la distrikton de Centra Dublino. Li estis membro de la registaroj de Charles Haughey kaj Albert Reynolds kiel Ministro de Laboro (1987–1991) kaj de Financo (1991–1994). Li ankaŭ servis iom da tempo kiel Tánaiste post la kolapson de la koalicio de Albert Reynolds. En 1994 li estis elektita 6-a estro de Fianna Fáil.

Post 1997 li estris registaran koalicion de sia partio Fianna Fáil kune kun la Irlandaj Verduloj kaj la Progesemaj demokratuloj, kun la helpo de aliaj politikistoj. Li estis ege sukcesa dum pluraj jaroj, kaj akiris internacian prestiĝon pro sia rolo en la pacakordoj de Norda Irlando.

Skandalo pro afero de monpago, devigis lin demisii kiel Taoiseach je la 6-an de majo 2008.