Bertilo Wennergren
| Bertilo WENNERGREN | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| sveda esperantisto, Akademiano kaj drumisto | ||||||||
| Dato de naskiĝo | 4-a de oktobro 1956 | |||||||
| Loko de naskiĝo | Svedujo | |||||||
| Nacieco | Svedo | |||||||
|
||||||||
| Bertilo WENNERGREN | |
|---|---|
| Naskonomo | Bertilo WENNERGREN |
| Naskiĝo | 4-a de oktobro 1956 |
| Ĝenroj | Rokmuziko |
| Profesio | drumisto |
| Aktivaj jaroj | 1986 - nuntempo |
| Eldoninto | Vinilkosmo |
| Parencaj temoj |
Persone |
Bertilo WENNERGREN [Bertilo Venergren] (svedlingve Bertil Wennergren) (n. 4-an de oktobro 1956) estas sveda esperantisto, gramatikisto kaj tamburisto. Li nuntempe loĝas en Germanujo, en la vilaĝeto Schossin.
Li parolas Esperanton de 1980, kaj estas ekde la jaro 2001 ano de la Akademio de Esperanto. Li estas Direktoro de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro en la Akademio. Li estas la aŭtoro de la PMEG kaj la "Landoj kaj lingvoj de la mondo". Li ankaŭ verkis lernolibrojn de Esperanto por svedoj.
Bertilo estis membro de la iamaj Esperantlingvaj rokbandoj Amplifiki kaj Persone. En 2002, li edziĝis al esperantistino Birke Dockhorn.
La 19-an de decembro 2006, li estis proklamita de la gazeto La Ondo de Esperanto kiel la Esperantisto de la Jaro 2006 pro la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Trovu « Bertilo Wennergren » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- "La TTT-ejo de Bertilo"
- Intervjuo kun Bertilo Wennergren
- Lingva Kritiko, retpaĝo de B. Wennergren pri Esperantologio
- Verkoj de Bertilo Wennergren en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
|
||||||||
|
||||||||||||||