Bertilo Wennergren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bertilo WENNERGREN
Bertilow
sveda esperantisto, Akademiano kaj drumisto
Persona informo
Naskiĝo 4-a de oktobro 1956
en Svedujo
Lingvoj Esperantosvedagermanaangla
Loĝloko Schossin
Nacieco Svedo
Ŝtataneco Svedio
Familio
Edz(in)o Birke Dockhorn
Okupo
Okupo lingvistoesperantistomuzikistoesperantologo • drumisto
Verkoj Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
TTT
Retejo https://bertilow.com/
http://bertilow.com/
Esperanto
Verkis en Esperanto Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
Akademiano ekde 2001
vdr
Bertilo WENNERGREN
Naskonomo Bertilo WENNERGREN
Naskiĝo 4-an de oktobro 1956 (1956-10-04) (67-jaraĝa)
en Svedio
Edz(in)o Birke Dockhorn
Ĝenroj Rokmuziko
Profesio drumisto
Aktivaj jaroj 1986 - nuntempo
Eldoninto Vinilkosmo
Parencaj
temoj
Persone
Retejo bertilow.com
vdr

Bertilo WENNERGREN [Bertilo Venergren] (svedlingve Bertil Wennergren) (n. 4-an de oktobro 1956) estas sveda esperantisto, gramatikisto kaj tamburisto. Li nuntempe loĝas en Germanujo, en la vilaĝeto Schossin.

Li parolas Esperanton de 1980, kaj estas ekde la jaro 2001 ano de la Akademio de Esperanto. Li estas Direktoro de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro en la Akademio. Li estas la aŭtoro de la PMEG kaj la "Landoj kaj lingvoj de la mondo". Li ankaŭ verkis lernolibrojn de Esperanto por svedoj.

Bertilo estis membro de la iamaj Esperantlingvaj rokbandoj Amplifiki kaj Persone. En 2002, li edziĝis al esperantistino Birke Dockhorn.

La 19-an de decembro 2006, li estis proklamita de la gazeto La Ondo de Esperanto kiel la Esperantisto de la Jaro 2006 pro la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.

Eksteraj ligiloj

Trovu « Bertilo Wennergren » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»