Bertolt Brecht

El Vikipedio

(Alidirektita el Bertolt BRECHT)
Saltu al: navigado, serĉo
Memorigilo al Brecht de  Fritz Cremer antaŭ la Berliner Ensemble
Memorigilo al Brecht de Fritz Cremer antaŭ la Berliner Ensemble

Bertolt BRECHT [BERtolt breĥt] (naskiĝis kia Eugen Berthold Friedrich Brecht la 10-an de februaro 1898, mortis la 14-an de aŭgusto 1956) estis germana verkisto, dramisto kaj reĝisoro, li havis komunismajn idealojn.

Brecht naskiĝis en Augsburg. Abomenante la germanan politikon kaj persekutate de la regantoj, li en 1933 forlasis Germanion kaj vivis inter alie en Danio, Svedio, Finnlando, Usono kaj Svisio. En 1949 Brecht revenis al Orienta Berlino, kie li kune kun sia edzino, la aktorino Helene Weigel, fondis la teatran grupon "Berliner Ensemble". Brecht mortis en Berlino en 1956.

Enhavo

[redaktu] Listo de verkoj

Krajona portreto
Krajona portreto
  • Baal, 1918
  • Etburĝa geedziĝo, (Die Hochzeit ankaŭ Die Kleinbürgerhochzeit), 1919
  • Tamburoj en la nokto (Trommeln in der Nacht), 1920
  • En la ĝangalo de la urboj (Im Dickicht der Städte), 1922
  • Vivo de Eduardo la 2-a (Leben Eduards der Zweiten von England), 1924
  • Viro estas viro (Mann ist Mann), 1925
  • Trigroŝa opero (Die Dreigroschenoper), 1928
  • La badena lekciono pri interkonsento (Das Badener Lehrstücke von Einverständnis), 1929
  • Grandeco kaj dekadenco de la irbo Mahagony (Aufstieg und Fall der Stadt Mahagonny), 1930
  • La Oceanflugo (Der Ozeanflug, ankaŭ Der Lindberghflug, ankaŭ Der Flug der Lindberghs
  • Sankta Johanna de la Buĉejoj (Die heilige Johanna der Schlachthöfe), 1930
  • La jesdiranto, la nediranto (Der Jasager, Der Neinsager), 1930
  • La Decido (Die Massnahme), 1930
  • La Ekcepto kaj la regulo (Die Ausnahme und die Regel), 1930
  • La Patrino (Die Mutter), 1931
  • Kuhle Wampe (filmo), 1932
  • La Horacoj kaj la Kuriacoj, (Die Horatier und die Kuriatier)
  • Rondaj kapoj kaj pintaj kapoj (Die Rundköpfe und die Spitzköpfe), 1933
  • La armiloj de sinjorino Carrar (Gewehre der Frau Carrar), 1937
  • Patrino Courage kaj ŝiaj infanoj (Mutter Courage und ihre Kinder), 1938
  • Timego kaj mizero de la 3-a regno (Furcht und Elend des Dritten Reiches), 1938
  • Vivo de Galileo (Leben des Galilei), 1938
  • La Bonulo de Siŝŭan (Der gute Mensch von Sezuan), 1938
  • La Proceso de Lucullus (Das Verhör des Lucullus ankaŭ Lukullus vor Gericht, ankaŭ Die Verurteilung des Lukullus), 1939
  • Majstro Puntila kaj lia servisto Matti (Herr Puntila und sein Knecht Matti), 1940 (kun Hella Wuolijoki (angle : Hella Wuolijoki))
  • La Rezistebla Supreniĝo de Arturo Ui (Der aufhaltsame Aufstieg des Arturo Ui), 1941
  • La vizioj de Simone Machard (Die Gesichte des Simone Machard ankau Die Stimmen), 1942
  • Schweyk en la Dua Mondmilito (Schweyk im zweiten Weltkrieg), 1943
  • La kaŭkaza kretcirklo (Der kaukasische Kreidekreis), 1945 (publikigita en 1949[1])
  • Prilaboro de Antigona, 1947
  • La Tagoj de la Komunumo (Die Tage der Commune), 1949
  • Dialectiko en teatro, 1951
  • Prilaboro de Coriolanus de Shakespeare (1952/53)
  • Turandot, au la kongreso de la vestpurigistoj (Turandot oder der Kongress der Weisswäscher), 1954
  • Plendokanto de la mortinta soldato (1966)

[redaktu] Notoj

  1. Books and Writers

[redaktu] En Esperanto aperis:

  • Pri la afableco de la mondo; Memoro pri Maria A.; Demandoj de leganta laboristo; Legendo pri la fariĝo de la libro Taoteking survoje dum la elmigrado de Laŭzi / trad. de Guido Holz, en: Tran(skon)dukoj, Messkirch: Gmeiner, 1988. – p. 111 – 119, ISBN 3-926633-14-X
  • Trigroŝa romano, Trad. Karl Schulze, 1977.
  • La mantelo herezula (Der Mantel des Ketzers), Trad. Vilhelmo Lutermano
  • Historioj pri sinjoro Kojno (Geschichten vom Herrn Keuner), Trad. Vilhelmo Lutermano
  • La juda edzino (el Furcht und Elend des Dritten Reiches), Tradukis Erika Lagrange


[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Eksteraj ligoj

[redaktu] Tradukoj de Vilhelmo Lutermano

[redaktu] Enkonduka eseo pri la teatra penso de la aŭtoro

[redaktu] Tradukoj de Cezar