Bertrand Hugon
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 5 Mar. 2012.
1 ŝanĝo bezonas kontrolon.
Bertrand HUGON (naskiĝis la 11an de septembro 1975) estas eksa franca instruisto pri matematiko en Dunkerque kiu nun profesias kiel komputilisto en Francilio.
De la 3-a de junio 2001 ĝis aŭgusto 2003, li estis prezidanto de JEFO. Dum tiu periodo, li provis atingi tri celojn :
- plijunigo de la membroj
- fini ĉiujn projektojn
- gratuli la aktivulojn
Li kunorganizis TEJO-seminarion pri homaj rajtoj.
Li iĝis prezidanto de TEJO dum la 59a IJK en Lesjöfors kaj havis tiun pozicion de somero 2003 ĝis somero 2005.
Li gvidis la kandidatliston de Eŭropo - Demokratio - Esperanto en la zono "Nord-okcidenta" de Francio por la Eŭropaj balotoj de juno 2004.
Li interesiĝas pri Movado por senpaga publika veturado.

