Beryl Bryden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Beryl Audley Bryden (naskiĝis la 11-an de majo 1920 en Norwich, Norfolk; mortis la 14-an de julio 1998 en Londono) estis angla kantistino kaj lavotabulo-ludantino de tradicia ĵazo. Ella Fitzgerald nomis ŝin „brituja reĝino de bluso“.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Komence ŝi direktis klubon de entuziasmuloj pri Nat Gonella, antaŭ ol ŝi mem komencis prezenti muzikiste. Ŝi kantis en la bando de Humphrey Lyttelton, poste ankaŭ ĉe Freddy Randall kaj kun usonaj steluloj kiel Buck Clayton, Louis Armstrong kaj Bud Freeman (kun kiu ŝi ankaŭ surdiskigis). En 1953 kaj 1954 ŝi koncertis en Parizo kun Lionel Hampton. Sekvatempe ŝi membriĝis en la bando de Chris Barber, kunverkante en 1955 la sonregistradojn de Rock Island Line. Pli malfrue ŝi muzikis ĉe Monty Sunshine, kie ŝi precipe interpretis titolojn de Bessie Smith kaj per „Coney Island Washboard Blues“ montris sian perkutoteknikon je la lavtabulo. En kontinenta Eŭropo ŝi muzikis ankaŭ kun Fatty George kaj kun la svisa diksilando-bando Tremble Kids. En 1960 ŝi koncertis je la festivalo de Antibes, antaŭ ol ŝi koncertvojaĝis tra orienta Azio kaj Afriko. Sekvatempe ŝi muzikis en ensembloj kiel Ted Easton Jazz BandThe Piccadilly Six, sed ankaŭ kun Alex Welsh. En 1979 ŝi gastis je la Norda-Mara Ĵaz-Festivalo kun la Rod Mason Jassband.De ĉi tiu koncerto aperis sondisko de la diskeldonejo Black Lion. En la 1980-aj jaroj ŝi kunverkis teatroproduktaĵon nome Jazzin' Around kun la bando de Pete Allens kaj prezentis kun la nederlanda bando New Orleans Syncopators, verkante kun ĝi ankaŭ muzikalbumon. Krome ŝi muzikis kun la Metropolitan Jazz Band, kun Digby Fairweather, kun la Alex Welsh Reunion Band kaj siaj Blue Boys. Ankoraŭ mallonge antaŭ sia morto ŝi surdiskigis en 1998 kun Nat Gonella.

Konsultlibra noto[redakti | redakti fonton]

  • Ian Carr k.a. Jazz Rough Guide. Stutgarto 1999