Berzence

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Preĝejo de Berzence
Kastelo de Berzence

Berzence estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono Csurgó. La nomo ne havas sencon en la hungara.

La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Barcs-Gyékényes, ĉe la kroata ŝtatlimo kun trapasejo (kontraŭe estas Góla), Dravo nun fluas iom for. Csurgó estas proksime.

La unua skriba mencio devenis el 1228. En la mezepoko fortikaĵo situis ĉe la komunumo. La turkoj en 1566 okupis ĝin, kiun la hungaroj reokupis dum mallonga tempo en 1594, la fina reokupo okazis en 1664. La vilaĝo ekhavis la rangon kampurbo en la 18-a j.c.

Vidindaĵoj estas baroka katolika preĝejo el 1767 kaj kastelo de Festetics (feŝtetiĉ).

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj