Besain
Besain | |
komunumo | |
urbodomo de Besain
| |
Oficiala nomo: Besain | |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Regiono | Franĉ-Konteo |
Departemento | Jura |
Arondismento | Lons-le-Saunier |
Kantono | Poligny |
Interkomunumreto | Comté de Grimont |
Situo | Besain |
- koordinatoj | 46° 47′ 11″ N 05° 47′ 41″ O / 46.78639 °N, 5.79472 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 640 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 514 m s. m. |
Areo | 12,84 km² (1 284 ha) |
Loĝantaro | 153 (2011) |
Denseco | 11,92 loĝ./km² |
Urbestro | S-ro Jean-Claude GIRARDOT de 2008 ĝis 2014 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 39800 |
INSEE | 39050 |
Situo de Besain enkadre de Francio
| |
Situo de Besain kadre de Franĉ-Konteo
| |
Vikimedia Komunejo: Besain | |
Besain ( prononcu : "bezin") estas franca komunumo lokita en kantono de Poligny, en departemento Jura kaj en regiono Franĉ-Konteo.
Geografio
La vilaĝo situas sur la unua altebanaĵo de Ĵuraso, inter Poligny kaj Champagnole.
Najbaraj komunumoj
Demografio
1846 | 1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2006 | 2008 | 2009 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
485 | 191 | 163 | 146 | 134 | 146 | 180 | 170 | 166 | 162 |
fonto : Datumbazo Cassini de la EHESS ĝis 1962[1] kaj Insee ekde 1968.[2]
Historio
5 viroj el la Forces Françaises de l'Intérieur estis pafitaj de la germana armeo en kampo je kelkaj centoj da metroj for de la vilaĝo la 3-a de aŭgusto1944 :
- Auguet Michel (kapitano), naskita ĉe Saïda (Alĝerio), mortita por Francio, 33 jaroj
- Deroussin Henri (soldato), naskita ĉe Pierre de-Bresse (Saône-et-Loire), mortita por Francio, 19 jaroj
- Giraudo Georges (serĝento), naskita ĉe Chamblanc (Côte-d'Or), mortita por Francio, 21 jaroj
- Guéraud Louis (serĝento), naskita ĉe Longwy-sur-le-Doubs (Jura), mortita por Francio, 26 jaroj
- Perrin André (soldato), naskita ĉe Bondy (Seine), mortita por Francio, 18 jaroj
Administrado
Listo de la sinsekvaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
1959 | 1971 | Paul Poux | sen |
|
1971 | 1983 | Raymond Nicod | sen |
|
1983 | 1989 | Jean Gagneur | sen |
|
1989 | 1995 | Jean-Jacques Pernot | sen |
|
1995 | 2008 | Pascal Lagalice | sen |
|
2008 | 2014 | Jean-Claude Girardot | sen |
|
2014 | 2020 | René Guineret | sen |
|
Naturaj vidindaĵoj
- Natura protektita areo ZNIEFF, ĉe la lageto kuŝas malseka medio kie troviĝas protektitaj maloftaj papilioj : Coenonympha hero kaj Phengaris alcon.
- Estas artefarita lageto (7 ha), kiu kuŝas piede de la monteto Côte de l'Heute : Oni fosis ĝin dum 1972.
- Sur la areo de la vilaĝo troviĝas multe da grotoj, kaj turisma karsta pado sentier karstique (Besain) permesas malkovri tra la arbaro de Moidons la karston kaj fantastajn bestojn desegnitaj sur ŝtonoj.
Arkitekturaj vidindaĵoj
- preĝejo kaj fontanoj
festoj
- "La fête du lac", de 1988 la vilaĝanoj organizas ĉiujare feston, dimanĉe post la 14-an de julio. Tiuokaze estas diservo ĉe la lago sub la arboj, tagmanĝo, ludoj, vespermanĝo, fajro, kaj dancoj. .
- "Les Résistives", eko-festo, okazis unuafoje ĉe la lago de Besain, sabaton, la 28-an de julio 2012 (pli ol 400 uloj partoprenis).
La dua okazis la 10-an de aŭgusto 2013 (oficiale 739 personoj, laŭ kalkulo de la organizantoj, vizitis ĝin) kun partopreno de Altertour[3].
Bildaro
-
Preĝejo
-
Fontano apud la preĝejo
-
Fonto ĉe urbodomo
-
Vidaĵo de la lago
-
La "lago" de Besain
-
Monumento pri la 3-a de aŭgusto 1944
Esperantio
De 2006 ĝis fino de majo 2013 Besain estis la sidejo de Jura-Esperanto.
- La 25-an de februaro 2012 okazis unutaga staĝo pri esperanto.
Olivier prezentis sian vojaĝon tra Sud-Ameriko danke al esperanto. vidu : http://vojaghoensudameriko.en-escale.com/
- Jura-Esperanto aktive kunlaboris por organizi kaj partoprenis "Résistives-Festo"-jn la 28-an de julio 2012
kaj la 10-an de aŭgusto 2013.
Eksteraj ligiloj
En la franca kaj la esperanta lingvoj la retejo de Jura-Esperanto :
Pri Besain kiel etapo de Altertour 2013 :
Notoj kaj referencoj
- ↑ base Cassini
- ↑ http://www.recensement.insee.fr/searchResults.action?zoneSearchField=&codeZone=39050-COM Besain sur la retejo de la INSEE.
- ↑ collectif citoyen