Besançon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Besançon
Panoramo de Besançon kaj de la buklo de la rivero Doubs
Panoramo de Besançon kaj de la buklo de la rivero Doubs
komunumo en Francio • urbego
Administrado
Lando  Francio
Regiono Franĉ-Konteo
Departemento Doubs
Arondismento Besançon
Kantono Besançon-Nordokcidento
Besançon-Nordoriento
Besançon-Okcidento
Besançon-Oriento
Besançon-Planoise
Besançon-Sudo
Komunumaro Communauté d'agglomération du Grand Besançon
Urbestro Jean-Louis Fousseret (2008–2014)
Insee-kodo 25056
Poŝtkodo 25000
Demografio
Loĝantaro 117 392 (2009)
Loĝdenso 1 804,6 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 47° 15′ N, 6° 1′ O (mapo)47.242226.02139Koordinatoj: 47° 15′ N, 6° 1′ O (mapo)
Alteco 235 ĝis 610 m
Areo 65,05 km2
Situo
Besançon (Francio)
Besançon (Francio)
DEC
Map
vdr

Besançon [bəzɑ̃sɔ̃], en Esperanto Bezansono[1], estas franca komunumo, prefektejo de la departemento Doubs. Besançon estas plie la ĉefurbo de la regiono Franĉ-Konteo, kaj tial gastigas la Regionan Konsilion kaj la regionan prefektejon. La urbo situas ĉe la bordo de la rivero Doubs, kiu estis la nomdonanto de la departemento. Ĝi havis 117 392 loĝantojn en la jaro 2009[2].

La rivero Doubs kaj la kajo Vauban

Geografio

Besançon troviĝas en la mezo de la regiono Franĉ-Konteo, 325 km sudoriente de Parizo kaj 50 km nordokcidente de Svislando.

Kvartaloj

Urbaj partoj de Bezansono

La komunumo konsistas el dek kvar grandaj kvartaloj kun miriga diverseco de Velotte (2000 loĝantoj) kun ĝia aspekto de vasta kampara vilaĝo ĝis la densloĝaro de Planoise (19 000 loĝantoj) tra Battant malnova distrikto de vitkultivantoj:

  1. Centro (La Boucle kaj Saint-Jean) - Chapelle des Buis (10796),
  2. Velotte (2201),
  3. Grette-Butte (9399),
  4. Battant (4188),
  5. Chaprais (15439),
  6. Bregille - Prés-de-Vaux (3093),
  7. Saint-Ferjeux - Rosemont (6176),
  8. Montrapon-Fontaine-Écu - Montboucons - Temis (13369),
  9. Saint-Claude - Torcols (13975),
  10. Palente - Orchamps (14057),
  11. Vaites - Clairs-Soleils (4118),
  12. Planoise - Châteaufarine - Hauts du Chazal (19531),
  13. Tilleroyes - Trépillot (1342),
  14. arbaro de Chailluz.

Historio

La citadelo de Besançon.

Laŭ la skribaĵoj de Julio Cezaro dum sia konkero de kelta Gaŭlo, la latina nomo de la urbo estis Vesontio. Tiam, ĝi estis ĉirkaŭita de sep montetoj kaj de ligna paliseto. La vorto Vesontio evoluis por fariĝi Besantio, Besontion kaj progrese aperis la moderna franca formo, Besançon. La loĝantoj ankoraŭ memoras pri tiu periodo, ĉar ili estis nomitaj la Bisontins.

En 1668, Vauban desegnis la konstruplanon de granda citadelo. Tiu ĉi, tamen, estis fakte konstruita de la Hispanoj : nur kun la traktato de Nijmegen (1678) fariĝis la regiono definitive franca. Ludoviko la 14-a kaj Vauban finpretigis do vastan reton de fortikaĵoj, kiuj estas ankoraŭ videblaj hodiaŭe.

Lokaj famuloj

17-a jarcento: Vauban pro lia fortikaĵo de la urbo, klasigita Monda heredaĵo de Unesko ekde 2008.

18-a jarcento: Parmentier partoprenante konkurson organizita de "Académie des Sciences de Besançon" (Akademio pri sciencoj de Besançon) proponis plikonigi terpomon.

19-a jarcento: Charles Fourier, la fratoj Lumière, Victor Hugo, Pierre-Joseph Proudhon, Charles Nodier

20-a jarcento: Tristan Bernard

Esperanta vivo

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 75 voĉdonojn (0,28% de voĉoj) en 2004, kaj 42 voĉdonojn (0,16% de voĉoj) en 2009.

Partneraj urboj

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-francakomunumo