Besteto de Balazote

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Besteto de Balazote

La Besteto de Balazote, Besto de Balazote aŭ en hispana Bicha de Balazote [bIĉa], estas skulptaĵo de la epoko de iberoj trovita en la municipa teritorio de Balazote, en la provinco Albaceto, Hispanio. Ties unuaj studintoj estis grupo de francaj arkeologoj kiuj identigis ĝin kiel speco de cervino; de tie la nomo "biche" (cervino) kiu estis ties unua nomo, kiu hispaniĝis poste al hispanlingva bicha [bIĉa] (besteto, insektaĉo). Ĝi esti datita al la 6-a jarcento a.K. Ĝi troviĝas ekspozicie en la Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio (situanta en Madrido) ekde 1910.

Estas malmulta informo pri ties trovo. Sed oni scias, ke okazis en la loko Majuelos, proksime de la urba kerno. Poste oni malkovris iberian tumulon kiu situis la skulptaĵon en la kunteksto de tumula nekropolo. Proksime oni trovis ankaŭ gravajn romiajn mozaikojn de romia vilao.

Estas unu el la simbolaj skulptaĵoj de la ibera Arto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Realigita el du blokoj de kalkoŝtono ĉirkaŭ la dua duono de la 6-a jarcento a.K., ties dimensioj estas de 93 cm de longo kaj 73 cm de alto, kaj reprezentas unu el la oftaj sintezoj inter besto kaj homo, tiukaze de kompleta korpo, nome taŭro (virbovo) ripoza kaj montranta bonan konon de la karakteroj de la animalo, kun la antaŭaj kruroj faldiaj sub la brusto kaj la malantaŭaj falditaj al la ventro. Ĝi havas kapon de homo kunbarba, turnita al spektanto kaj iome levita, kun malgrandaj kornoj kaj oreloj ankaŭ taŭraj, kun la karakteroj de la greka skulptarto arkaika: nome hieratika, kun barbo kaj hararo kiel rektaj sulkoj kaj geometrigita.