Bestoĝardeno de Bazelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bestoĝardeno de Bazelo
bestoĝardeno [+]

LandoSvislando
RegionoKantono Bazelo

SituoBazelo
- koordinatoj47° 32′ 50″ N, 7° 34′ 44″ O (mapo)47.5473361111117.5787638888889Koordinatoj: 47° 32′ 50″ N, 7° 34′ 44″ O; CH1903: 610550 / 266300 (mapo)
Areo0,11 km² (11 ha) [+]

Malfermo3-a de julio 1874
DirektoroOlivier Pagan

Bestospecioj628
Bestoj7017 el tio ĉ. 5000 en vivario

Bestoĝardeno de Bazelo (Bazelo)
Bestoĝardeno de Bazelo (Bazelo)
DEC
Lokigo de Bazelo en Svislando
Map
Bestoĝardeno de Bazelo

Vikimedia Komunejo:  Basel Zoo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Ĉefa enirejo de la Bestoĝardeno de Bazelo
Surikatoj ĉe la Etoŝa Hejmo
1986: rinoceroj

Bestoĝardeno de Bazelo estas ne-profita bestoĝardeno situanta en la urbo Bazelo, Svisio. Ties oficiala nomo estas Zoologischer Garten Basel, dum bazelanoj tamen nomas ĝin karese Zolli.[1] Ties ĉefa enirejo estas ĝuste for de la bazela urba strio de Steinen kaj etendas laŭ la valo de la rojo Birsig ĝis la bazela urbolimo kun Binningen, Kantono Bazelo Kampara.

La Bestoĝardeno de Bazelo estas la plej malnova de Svisio (1874) kaj plej granda laŭ nombro de animaloj. Kun ĉirkaŭ 1.7 milionoj da vizitantoj jare, ĝi estas la plej vizitata turisma allogaĵo en Svisio kun senpaga enirejo.[1]

La Bestoĝardeno de Bazelo havis la unuan Hindia rinocero naskita en Bestoĝardeno ,[2] same kiel la unua Roza flamengo eloviĝinta.[3] Estis ankaŭ ripetajn bredaj sukcesoj ĉe bestoj kiaj gepardoj (18 naskoj),[4] okapioj (22),[5] Nanaj hipopotamoj (53),[6] kaj flamengoj (ĉirkaŭ 400 eloviĝoj).[7] Ĉiu Somalia azeno en bestoĝardenoj tutmonde estas rilata al la populacio de Bazelo, kie komencis la bestoĝardena bredoprogramo de tiu specio.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 por Zoo. Basel Tourismus, konsultita 2010-5-29
  2. Eröffnung des Panzernashornhauses Arkivigite je 2014-02-21 per la retarkivo Wayback Machine. Bestoĝardeno de Bazelo, verkita 2006-09-26, konsultita 2009-12-3
  3. "Zoo celebrates 50 years of flamingo breeding", 2008-08-13. Kontrolita 2010-03-21.
  4. NACHZUCHT VON FÜNF JUNGEN GEPARDEN Arkivigite je 2011-07-07 per la retarkivo Wayback Machine. Bestoĝardeno de Bazelo, publikita 2007-11-14
  5. Das längste Okapi. webjournal.ch, konsultita la 2010-05-31
  6. Zwergflusspferd zurück Arkivigite je 2008-08-27 per la retarkivo Wayback Machine Bestoĝardeno de Bazelo, publikita la 2008-06-11
  7. 50 Jahre Flamingozucht Arkivigite je 2009-03-22 per la retarkivo Wayback Machine. Basler Zeitung, verkita la 2008-08-13, konsultita la 2010-05-31
  8. Somali-Wildesel Verband Deutscher Zoodirektoren, konsultita la 2010-06-02