Bestoĝardeno de Bronkso
El Vikipedio
La Bestoĝardeno del Bronkso estas unu el la plej gravaj bestoĝardenoj de la mondo. La bestoĝardeno situas en Bronkso, Novjorko, Usono. Ĝi estis inaŭgurita la 8-an de novembro 1899, kaj estis inter la unuaj kiuj malpliigis la uzadon de kaĝoj, profitante la grandan etendiĝon (ĉ. 100 hektaroj) por ke la bestoj havu similan medion al tiu de kie ili venas.