Bestoĝardeno de Cincinnati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bestoĝardeno de Cincinnati
angle Cincinnati Zoo and Botanical Garden
La elefantodomo estis konstruita en la jaro 1906
La elefantodomo estis konstruita en la jaro 1906
bestoĝardenobotanika ĝardeno
Organizaj aferoj
Dato de la malfermo 1875
Vizitantoj > 1.500.000[1]
Geografio
Ŝtato Ohio, Usono
Situo 3400 Vine St.
Cincinnati, OH 45220
Areo 30 ha
Geografia situo 39° 8′ 42″ N, 84° 30′ 29″ U (mapo)39.145-84.508Koordinatoj: 39° 8′ 42″ N, 84° 30′ 29″ U (mapo)
Bestoĝardeno de Cincinnati (Ohio)
Bestoĝardeno de Cincinnati (Ohio)
DEC
Bestoĝardeno de Cincinnati
Bestoĝardeno de Cincinnati
Situo de Bestoĝardeno de Cincinnati

Map

Statistiko
Nombro de specioj > 500 [1]
Ceteraj informoj
Retpaĝo cincinnatizoo.org
vdr
Reptiliejo konstruita en 1875.

La Bestoĝardeno de Cincinnati, laŭ oficiala nomo en angla Cincinnati Zoo and Botanical Garden estas unu el plej malnovaj bestoĝardenoj en Usono, kiu situantas en Cincinnati, Ohio. Ĝi malfermiĝis en 1875, ĝuste 14 monatojn post la Filadelfia Bestoĝardeno kiu malfermiĝis la 1an de julio 1874. La Reptiliejo estas la plej malnova bestoĝardena konstruaĵo en Usono, date el 1875.

La Bestoĝardeno de Cincinnati situantas en la kvartalo de Cincinnati nome Avondale. Ĝi estis fondita en tereno de 26.5 ha en la mezo de la urbo, kaj ekde tiam ĝi akiris kelkajn el ĉirkaŭajn terenojn kaj kelkajn rezervejojn en la ekstera ĉeurbo de Cincinnati. La Bestoĝardeno kondukas bredoprogramojn, kaj estis la unua kiu sukcese bredis Kaliforniajn marleonojn. La Bestoĝardeno de Cincinnati havas aliajn bredoprogramojn kiaj tiujn de gepardoj, la Sumatra rinocero, la Malaka tigro, la Okcidenta gorilo, Perodiktikoj, kaj la Masaja ĝirafo. La Bestoĝardeno de Cincinnati estis hejmo de Martha, nome la lasta vivinta Migrokolombo, kiu mortiĝis en 1914. Ĝi estis hejmo ankaŭ de la lasta vivinta Karolina konuro en 1918. Vizitantoj povas viziti la Zoon kaj Botanikan Ĝardenon ĉiutage de 10:00 a.m. ĝis 5:00 p.m.[2]

La Bestoĝardeno de Cincinnati estas membro de la Association of Zoos and Aquariums (AZA), kaj membro de la Monda Asocio de Bestoĝardenoj kaj Akvarioj (WAZA).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 History, Mission and Vision. Retpaĝaro de zoo, alirita la 24-an de Majo 2021.
  2. Cincinnati Zoo & Botanical Garden. Arkivita el la originalo je 2022-06-16. Alirita 2022-06-16.