Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno (Budapeŝto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno
bestoĝardenoprotektata areobotanika ĝardeno [+]

LandoHungario

Koordinatoj47° 31′ 5″ N, 19° 4′ 39″ O (mapo)47.51819.0775Koordinatoj: 47° 31′ 5″ N, 19° 4′ 39″ O (mapo)
Areo0,11 km² (11 ha) [+]

Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno (Budapeŝto)
Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno (Budapeŝto)
DEC
Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno
Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno

Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno (Hungario)
Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno (Hungario)
DEC
Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno
Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno
Map
Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno

Vikimedia Komunejo:  Budapest Zoo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno en Budapeŝto estas la plej granda kaj la plej malnova bestoĝardeno de Hungario.

Fotoj pri bestoĝardeno de Budapeŝto
Ornama ĉefenirejo
Impona domo por elefantoj
Domo de palmoj
Domo de krokodiloj
Origina ruino por strigoj
Domo de Afriko
Roko Granda
Domo de ĝirafoj


János Xántus (patro) fondis ĝin, kiel Bestoĝardeno de Pest en 1866. Tiam en la mondo nur 25 bestoĝardenoj funkciis. Ĝis tiam en Hungario nur cirkoj prezentis bestojn. En tiu loko pli frue estis bosko, tial oni konstruis diversajn domojn (la arboj plej ofte restis), kiujn oni nomumis pri la bestoj: domo de elefanto, krokodilo, simio, ĝirafo k.s. La arkitektoj plej ofte estis Kálmán Gerster, Dezső Zrumeczky kaj Károly Kós (arkitekto, verkisto). Komence ne estis bonaj financaj statoj, en 1907 ĝi bankrotiĝis. Sekve ekde tiam ĝi apartenas al la ĉefurbo. Post la longa historio kelkaj domegoj restis, sed daŭre pli novaj kaj modernaj konstruaĵoj pretiĝis kaj evoluis ankaŭ la plantoj. Kelkaj konstruaĵoj estas Monumentoj historiaj. Dum sieĝo de Budapeŝto en 1945 la bestoj, eĉ la plantoj suferis multe pro la bombardadoj kaj kanonadoj.

En la nuntempo menciindas precipe domo de elefantoj, kie loĝas ankaŭ hipopotamoj. Tiu domo estas la plej impona kaj la hipopotamoj ricevas el la proksimeco termalan kuracakvon. Eble tial, sed tiuj bestoj pli ofte naskas, ol en aliaj lokoj. Domo de palmoj prezentas precipe la tropikajn plantojn kaj konstruiĝis precipe el vitro. En la kelo fiŝoj montras sin. Apude artefarita lago etendiĝas, kie diversaj birdoj vivas. Fine menciindas 2 artefaritaj rokoj, kiuj konstruiĝis el betono. Somere la eksteraĵo prezentas bestojn, vintre la interno. Inter la domoj diversaj arboj kreskiĝas, kiuj donas ombrojn por la vizitantoj.

La bestoĝardeno okupiĝas ankaŭ pri esplorado, edukado kaj bredado.

La plej signifa gvidanto de la bestoĝardeno estis Csaba Anghi kaj bestokuracistoj estis Lajos Abonyi kaj Emil Raitsits.