Bet-Leĥem
El Vikipedio
| Bet-Leĥem | |
| hebree: בית לחם Bet leĥem, arabe: بيت لحم Bet Lahm | |
| urbo | |
|
Centro de Bet-Leĥem
|
|
| Oficiala nomo: בית לחם | |
| Lando | |
|---|---|
| Ŝtato | |
| Historiaj regionoj | Izraela reĝlando, Jerusalema reĝlando, Brita mandato Palestino |
| Montaro | Juda montaro |
| Memorindaĵoj | Templo de Naskiĝo de Sinjoro, Tombo de Rachel, Moskeo de Omar |
| Situo | Bet-Leĥem |
| - alteco | 765 m s. m. |
| - koordinatoj | 31°42′11″N 35°11′44″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 31.70306 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">31.70306°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 29,8 km² (2 980 ha) |
| Loĝantaro | 25 266 (2007) |
| Denseco | 847,85 loĝ./km² |
| Dezerto | Juda dezerto |
| Unua skribmencio | 1400 a.K. Amarna-leteroj |
| Urbestro | Victor Batarse |
| Horzono | IST (UTC+2) |
| - somera tempo | ISST (UTC+3) |
| Retpaĝo: www.bethlehem-city.org | |
| Naskiĝinto : Jesuo Kristo | |
Bet-Leĥem estas urbo situa en Cisjordanio ĉirkaŭ 10 km sude de Jerusalemo.
Historio [redakti]
Bet-Leĥem estis la hebrea urbeto, kie laŭ du evangeliistoj naskiĝis Jesuo.
Laŭ la legendo la naskiĝo okazis en groto, kie la bebon varmigis per sia spiro azeno kaj bovo. Venis paŝtistoj kaj omaĝis al la infaneto, sentante, ke naskiĝis eksterordinara persono. Venis ankaŭ tri saĝuloj el la oriento por adorkliniĝi antaŭ la novnaskito. La vojon al ili montris la Betleĥema stelo.
Popole la urbo estas nomata Betlehemo kaj same en kelkaj lingvoj estas nomataj scenejetoj, kiujn oni starigas en preĝejoj dum Kristnasko aŭ el vivaj personoj aŭ el figuretoj. En Esperanto ili nomiĝas "kripoj", laŭ la kripo, en kiu kuŝis la bebo. Ekzistas ankaŭ hejmaj kripoj el ligno aŭ papero.