Beta Israel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La komunumo nomata Beta Israel, kio en la hebrea havas la signifon "domo de Israelo" sŭ "komunumo de Israelo", estas la tradicia juda komunumo de Etiopio. Temas verŝajne pri la nura antikva komunumo da nigraj judoj en la mondo.

La etiopaj judoj ofte estas nomataj falaŝa, kio signifas "eksterlandanon" en la amhara lingvo, de aliaj Etiopanoj. Tamen, la etiopaj judoj mem konsideras tiun nomon ofenda.

Laŭ la legendo, ili devenas de la reĝino de Ŝeba, kaj de Solomono. La etiopaj judoj certe vivas en Etiopio de tre longa tempo, ĉar ili tradicie ne konas la Talmudon kaj ne konas la judajn festojn en kiuj oni rememoras la detruon de la unua kaj dua temploj en Jerusalemo, do la Beta Israel dividiĝis de aliaj judoj antaŭ tiuj okazaĵoj kaj la verkado de la Talmudo.

Elmigrado al Israelo

En 1984-1985 dum la operaco «Moseo», Israelo alveturigis kelkmil da etiopaj judoj. Poste etiopa registaro bremsis elmigradon, strebante interligi tiun kun liverado de israelaj armiloj. Usono kaj Israelo ĉiam okazigis subpremadon al ĝi por liberigi elmigradon.

En aprilo 1990, kiam la etiopa armeo spertis gravajn malvenkojn, la usona prezidanto George H. W. Bush sendis al la lando la delegacion sub estre de la eksa senatano de la ŝtato Minesoto Rudi Boshvic por intertrakti pri elveturigo de 16-18 miloj da etiopaj judoj. La 27-28 aprilo okazis renkontiĝo kun etiopaj aŭtoritatoj kaj usonanoj faris ĉion eblan por admoni la prezidanton Mengistu Haile Mariam forlasi la landon. Matene la 21-an de majo li eksiĝis kaj fuĝis al Zimbabvo.

Tuj poste la prezidanto George H. W. Bush petis la portempan prezidanton Tesfaje Gebre Kidan permesi elveturigon de la etiopaj judoj. La 24-an kaj 25-an de majo ene de 35 horoj per aviadiloj el Adis-Abebo estis transportitaj al Israelo 14 mil da judoj — tio nomiĝis la operaco «Moseo». Nur la 28-an de majo, post respektiva alvoko de Usono, trupoj de la Etiopa Popola Revolucia Demokratia Fronto eniris kaj rapide okupis sieĝitan de ili Adis-Abebon.[1]

Tiel preskaŭ ĉiuj etiopiaj judoj, kiuj suferis pro la persekutado kaj politika subpremo, estis portitaj de Etiopio al Israelo de la israela registaro, kaj ili ankoraŭ vivas tie.

Mapo de migradoj de Beta Israel
Infano de Beta Israel atendanta por fari alija al Israelo. Preztrompita Etiopio, 17-a de julio, 2005.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Evgenjev M. S blagoslovenija Vaŝingtona // Azija i Afrika segodnja. 1992. N 12. p. 16-18. esperante (Je la beno de Vaŝingtono // Azio kaj Afriko hodiaŭ).


Ŝablono:LigoElstara