Betanzos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Location of Betanzos.png
Ĝenerala vido de Betanzos.

Betanzos estas urbo kaj municipo de la provinco Korunjo (Galegio, Hispanio), ĉefurbo de la samnoma komarko. La municipo havas areon de nur 24,19 km², unu el la plej malgrandaj municipoj de la provinco.

La teritorio dividiĝas en sep paroĥejoj: Santiago, Santa María, Tiobre, Piadela, Requián, Brabío, Castro kaj Viñas. Ĝi havas limojn norde kun la Estuaro de Betanzos kaj la municipo Bergondo, oriente kun Paderne kaj Coirós, sude kun Oza de los Ríos kaj okcidente kun Abegondo. Tri riveroj trairas la municipon: Mandeo, Mendo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Betanzos ĉefe baziĝas sur la servoj. Betanzos estas administra kaj jura centro de la komarko kiu portas ĝian nomon, ĝia kreskado baziĝas sur la komerco, banko, kulturo kaj turismo.

Ekde la industria vidpunkto, la urbo konvertiĝis, pro ĝia strategia situo, en loĝistika centro de kelkaj el la plej grandaj entreprenoj pri transportado, nutrigado, ktp.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Sankta Francisko (14-a jarcento).

Betanzos estas konsiderata kiel la ĉefurbo de la galega gotiko, ĝi posedas unu el la plej bone konservataj historiaj urbopartoj de Galegio. En ĝi troviĝas palacetoj, preĝejoj, muzeoj, vinkeloj, ktp.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]