Betelaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ingrediencoj de betelaĵo

Betelaĵo estas preparaĵo el folioj de betelo surŝmirita per estingita kalko, ofte kombinita kun pecetigita arekofrukto.

Betelaĵo estas tre ŝatata maĉaĵo en partoj de suda Azio kaj Oceanio, ĉar la estingita kalko transformas alkaloidon en la frukto al eŭforiiga substanco. Oni maĉas la betelaĵon dum 15 – 20 minutoj kaj poste elkraĉas la restaĵon, ruĝe kolorigitan de la fruktosuko. Bedaŭrinde la maĉado havas malbonan efikon al la gingivo.

En Tajvano betelaĵoj estas vendataj en kioskoj, kiuj ofte prezentas malmulte vestitan junulinon por allogi virajn klientojn, ekz. kamionistojn, kiuj uzas betelaĵon por stimuli sin dum nokta veturado.

Maĉado de betelaĵoj dependigas simile kiel fumado de tabako. Kvankam oni ne klasas betelaĵon inter kontraŭleĝajn drogojn, ili havas malbonan efikon al la sano;[1] interalie la Internacia Esplor-Institucio pri Kancero (IARC) avertas, ke ĝi kaŭzas buŝan kanceron.[mankas fonto]

Oni foje trovas la terminon "betel-nukso", kiu estas erariga, ĉar nur la folioj devenas de betelo, sed la frukto (nomata "nukso") de areko.

Referencoj

  1. Areca, Webmd.