Betim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Betim
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  Minas-Ĝerajso
Mezoregiono Metropolitana de Belo Horizonte (Granda Belo-Horizonto)
Mikroregiono Belo Horizonte
Fondita 17-a de decembro 1938
Poŝtkodo 32500-000
Telefonkodo 31
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 411 859  (2022) [+]
Loĝdenso 1 190 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 19° 58′ S, 44° 12′ U (mapo)-19.967777777778-44.197777777778Koordinatoj: 19° 58′ S, 44° 12′ U (mapo) [+]
Alto 817 m
Areo 346 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Betim (Brazilo)
Betim (Brazilo)
DEC
Betim
Betim
Situo de Betim

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Betim [+]
vdr

Betim (oficiale portugale Município de Betim) estas urbego kaj municipo de la brazila subŝtato Minas-Ĝerajso apartenanta al la urbaro de Belo Horizonte. Ĉi tie estas la brazila fabriko de Fiat.

La situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Metropolitana de Belo Horizonte (Granda Belo-Horizonto) kaj en la mikroregiono Belo Horizonte. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 411 859 loĝantoj sur areo de 346 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 190 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 283 891. La teritorio havas komunan limon kun Contagem, Mário Campos, Sarzedo kaj Esmeraldas.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo en Betim
Rivero apud Betim
la ekologia parko "Vale Verde"
Aŭto produktita en Betim

Betim situas en montaro. Belo Horizonte troviĝas en distanco de 30, Nova Iguaçu 320, São Gonçalo 338, Rio-de-Ĵanejro 342, Campinas 441, Guarulhos 457, San-Paŭlo (urbo) 468, Goiânia 647, Braziljo 608, Curitiba 796, Salvador de Bahio 986, Porto Alegre 1322, Maceió 1465, Recife 1662, Natalo (Brazilo) 1853, São Luís 1941, Belém 2111, Manaus en distanco de 2541 kilometroj. Betim estas ligita voje al la najbara Belo Horizonte.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loka muzeo gardas tre malnovajn ilojn trovitajn ĉi tie. Esploristoj alvenis en la malfrua 17-a jarcento. En 1711 Jozefo Rodrigues Betim (la samnomulo de la urbo) konstruis kapelon. En 1938 Betim urbiĝis. Granda ekonomia akcelo okazis en la 1960-aj jaroj kun instaladoj de naftorafinejo kaj aŭtofabriko.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Betim oni okupiĝas pri naftorafinado kaj produktado de aŭtoj, krome iomete pri agrikultura prilaboro.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Betim pluvas jare ĉ. 1500 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter novembro-januaro pli ofte kaj pli forte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 18-24 °C. Neniam frostas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]