Betonmiksilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Betonmiksilo estas maŝino por miksado de betonmiksaĵo kaj mortero.

Ekzistas la jenaj tipoj:

  • Cikla miksilo estas miksilo funkcianta en cikloj, kiuj konsistas el plenigado de tamburo, miksado kaj malplenigado.
  • Kontinua miksilo estas miksilo por kontinua plenigado de komponentoj de betonmiksaĵo, seninterrompa miksado kaj elverŝado de preta miksaĵo.
Liberfala miksilo
  • Liberfala miksilo estas miksilo, kies fikse ligitaj padeloj al rotacia mikstamburo levas, ŝutas kaj samtempe laŭakse puŝas la miksaĵon kaj tiel homogenigas la komponentojn.
  • Trudmiksilo estas miksilo, en kiu la miksaĵo estas movata aŭ en vertikala cilindra tamburo per padelsistemo aŭ en horizontala aŭ oblikva trogo per padeloj fiksitaj al rotacia ŝafto.
  • Vibra miksilo estas miksilo, en kiu la komponentoj estas miksataj nur per cirkula movo sub efiko de vibratoro.
  • Aktiviga miksilo estas maŝino por miksado de mortero, en kiu samtempe aktiviĝas la ligento.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.