Bette Davis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bette Davis

La usona aktorino Bette DAVIS (aŭ realnome: Ruth Elizabeth DAVIS) naskiĝis je la 5-a de aprilo 1908 en Lowell, Masaĉuseco kaj mortis je la 6-a de oktobro 1989 en Neuilly sur Seine, Francio. Post teatra kariero ŝi en la jaro 1931 unuafoje aperis en filmo – sed ankoraŭ sen granda sukceso. Stelulino ŝi fariĝis pro sia rolo en Of human bondage (1934); jaron poste ŝi gajnis sian unuan Oskaron kaj post la dua Oskaro en 1939 ŝi povis plejgrandparte mem elekti siajn rolojn.

En la jaro 1962 Bette Davis publikigis sian unuan membiografion The lonely life, pliaj biografioj sekvis. En la jaro 1977 la agado de la aktorino estis honorata per la Life Achievement Award.

Famaj filmoj

  • Of human bondage (1934)
  • Dangerous (Usono, 1935)
  • The petrified forest (Usono, 1936)
  • Jezebel (Usono, 1938)
  • Dark victory (Usono, 1939)
  • The private lifes of Elizabeth and Essex (Usono, 1939)
  • All this and heaven too (Usono, 1940)
  • The letter (Usono, 1940)
  • The little foxes (Usono, 1941)
  • The man who came to dinner (Usono, 1942)
  • Now, voyager (Usono, 1942)
  • All about Eve (Usono, 1950)
  • The catered affair (Usono, 1956)
  • Pocketful of miracles (Usono, 1961)
  • Whatever happened to Baby Jane? (Usono, 1962)
  • Hush…hush, sweet Charlotte (Usono, 1964)
  • Death on the Nile (Britio, 1977)
  • The whales of August (Usono, 1987)

Premioj

  • Oskaro pro Dangerous (1936)
  • Oskaro pro Jezebel (1939)
  • Life Achievement Award (1977)

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara