Schafisheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bettental)
Schafisheim
Blazono deschafisheim
Panoramo de la regiono Lencburgo, Schafisheim maldekstre en la bildo
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Lencburgo
Koordinatoj  47° 22′ 45″ N 8° 8′ 35″ O / 47.37917 °N, 8.14306 °O / 47.37917; 8.14306 (mapo)Koordinatoj: 47° 22′ 45″ N 8° 8′ 35″ O / 47.37917 °N, 8.14306 °O / 47.37917; 8.14306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2685
Areo 6,33 km²
Alteco 419 m super marnivelo
Poŝtkodo 5503
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Schafisheim
vdr

Schafisheim (prononcu ŝafishajm) estas komunumo en la distrikto Lencburgo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2685 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Schafisheim situas ĉe la okcidenta flanko de la ebenaĵo de la suba rivero Aabach. En okcidento la komunumon limas la monto Lotten, kiu estas la norda fino de la montetoĉeno, kiu disigas la Wyna-Valon de la valo Seetal. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Schafisheim mem la kvartalo Talhard, kaj la vilaĝetoj Bettental kaj Heuelmühle.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,33 km², de kiuj 2,60 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,32 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 581 m s.m. sur la kulmino de la monto Mertlenberg, dum la plej malalta punkto troviĝas je alteco de 388 m s.m. en la arbaro Länzertwald ĉe la norda komunumolimo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schafisheim limas en nordo al Rupperswil, en oriento al Staufen, en sudoriento al Seon, en sudokcidento al Gränichen kaj en okcidento al Hunzenschwil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per tri buslinioj de Lencburgo al Bettwil, Rupperswil kaj Teufenthal. Rekte norde de la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Berno kaj troviĝas la alveturejo Araŭo-Okcidento al la svisa aŭtovojo A1.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Schafisheim datiĝas el la jaro 1261 kiel Scafusa.

En mezepoko en Schafisheim une regis la Grafoj de Lencburgo, ek de 1173 ka Kiburgoj, kaj fine ek de 1264 ties heredantoj, la Habsburgoj. La malalta jurisdikcio apartenis unue al la Monaĥejo Murbach kaj transiris en la 13-a jarcento al la Senjoroj de Baldegg. Post la detruo de la Kastelo Baldegg dum la Batalo de Sempach en la jaro 1386, la Senjoroj de Baldegg konstruis en Schafisheim la Kastelon Schafisheim.

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, kaj Schafisheim ek de tiam apartenis al la Berna Argovio. La Senjoroj de Baldegg vendis en la jaro 1482 la kastelon kaj malaltan jurisdikcion al la Senjoroj de Hallwyl, kiu povis pere de rajtointerŝanĝo kun la Senjoroj de Rupperswil aldone fortigi sian pozicion en Schafisheim.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Schafisheim fariĝis komunumo de la distrikto Lencburgo en la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Distrikto Lencburgo
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen