Better Place

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Better Place
negoco • eksorganizaĵo vd
Dum 29-a de oktobro 2007 - 2013
Jura formo Kompanio kun limigita respondeco
Fondintoj Shai Agassi vd
Sidejo Palo Alto
Lando Usono
Agokampo battery electric vehicle
TTT Oficiala retejo
vdr
stacio de la entrepreno en Aŭstralio

Better Place (esperante Pli bona loko) estas entrepreno, fondita en 2007 fare de iama SAP-manaĝisto Shai Agassi. La firmao celas elkonstrui larĝan infrastrukturon por amasuzado de elektraj aŭtomobiloj. Sidejo de la entrepreno estas en Palo Alto, Kalifornio.

La entrepreno jam konvinkis urbojn kaj landojn por apogo de efektivigo de la entreprena filozofio (Kiel igi la Mondon pli bona loko ĉe 2020? Better Place en la angla), tiel Israelon (eko en 2011), Danio kaj Japanio (urba testado okazas jam ekde majo 2009, kun stacio por akumulatora ŝanĝo).

Komerca modelo[redakti | redakti fonton]

Oni aĉetas nur la elektran aŭtomobilon (nuntempe nur la tipon Renault-Nissan) sen akumulatoro, kiu lasta restas posedaĵo de la firmao. La necesan elektran energion ofertas Better Place kun la ŝanĝata akumulatoro. La aĉetanto pagas nur por la uzata distanco, kalkulita de softvaro.

stacio de la entrepreno en Israelo

Oni planas akumulatorojn kun distancopovo de 160 km, tiuj estos ŝarĝeblaj hejme, laborloke aŭ en publikaj ŝarĝejoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]