Betti Alver

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Betti Alver
Persona informo
Betti Alver
Naskiĝo 23-an de novembro 1906 (1906-11-23)
en Jõgeva
Morto 19-an de junio 1989 (1989-06-19) (82-jaraĝa)
en Tartu
Tombo Raadi cemetery vd
Lingvoj estonarusagermana vd
Ŝtataneco EstonioSovetunio vd
Alma mater Miina Härma Gymnasium • Universitato de Tartu vd
Profesio
Okupo poeto • romanisto • tradukistoverkisto vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Betti ALVER (naskiĝis la 23-an de novembro 1906 en Jõgeva  (Estonio), mortis la 19-an de junio 1989 en Tartu  (Estonio)) estis estona poetino kaj verkistino. Ŝia oficiala nomo estis Elisabet Alver, ekde 1937 Elisabet Talvik kaj ekde 1956 Elisabet Lepik.

Vivo kaj literatura evoluo[redakti | redakti fonton]

Betti Alver de 1914 ĝis 1917 lernis en la laŭ Aleksandr Puŝkin nomita porknabina lernejo en Tartu kaj havis en Tartu la abiturientan ekzameniĝon. De 1924 ĝis 1927 ŝi ĉe la Tartua universitato studis estonajn lingvon kaj literaturon. Post la studado ŝi ekestis aŭtorino en Tartu.

La literatura evoluo de Alver ekiĝis per la novelo »Vaene väike«. Ŝia unua romano »Tuulearmuke« (1927) gajnis baldaŭ post apero la duan premion en grava literatura konkurso. Ekde 1931 ŝi publikigis ankaŭ poemojn, per ili ŝi baldaŭ atingis grandan aprobon de la estona literatura movado.

Ekde 1934 Betti Alver estis membro en la Estona Verkistoj-asocio. Je fino de la 1930-aj jaroj ŝi grave influis la literaturistan grupon Arbujad (Schamenen), kiu sin per filozofi-etika liriko ligis al nov-klasikismo.

Ekde la dua duono de la 1940-aj kaj dum la 1950-aj jaroj ŝi tradukis literaturajn verkojn el rusa kaj germana lingvoj. La plej grava traduko estas la vers-romano »Jevgeni Onegin« de Aleksandr Puŝkin.

Betti Alver ricevis multajn priliteraturajn premiojn, interalie 1967 kaj 1987 la laŭ Juhan Liiv nomigitan lirikpremion kaj 1977 la priliteraturan premion dediĉita laŭ Friedebert Tuglas.

Betti Alver edziniĝis dufoje, unue kun la poeto Heiti Talvik (kiu mortis 1947 en Siberio, dum soveta deportado), ekde 1956 kun Mart Lepik.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Lugu valgest varesest (»Rakonto pri blanka korniko«), 1931
  • Tolm ja tuli (»Polvo kaj fajro«), 1936
  • Luuletused ja poeemid (»Poeziaĵoj kaj poemoj«), 1956
  • Mõrane peegel (»Breĉa spegulo«), 1962
  • Tähetund (»Astra horo«), 1966
  • Uued luuletused ja poeemid (»Novaj poeziaĵoj kaj poemoj«), 1968
  • Eluhelbed (»Viv-flokoj«), 1971
  • Tuju (»Humoro«), 1976
  • Lendav linn (»Fluganta urbo«), 1979
  • Korallid Emajões, 1986
  • Verkoj, vol. 1: Üle aegade Assamalla; Luuletusi ja poeeme 1931 – 1988, 1989
  • Ülse sõnade serva, 2004

Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Tuulearmuke (»Amatino de vento«), 1927 (romano)
  • Invaliidid (»Invalidoj«), 1930 (romano)
  • Viletsuse komöödia (»Komedio de mizeroj«), 1935 (poemo en prozo)
  • Verkoj, vol. 2: Tuulearmuke; Invaliidid; Viletsuse komöödia; Kõmpa; Proosa 1927 – 1976, 1992

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]