Bettmeralp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bettmeralp
Blazono de Bettmeralp
Blazono de Bettmeralp
Blazono de Bettmeralp
Preĝejo de Betten, komunumo Bettmeralp
Preĝejo de Betten, komunumo Bettmeralp
Preĝejo de Betten, komunumo Bettmeralp
vilaĝo • carfree city • senaŭta loko
Kantono Valezo
Distrikto Orienta Rarono
Koordinatoj  46° 23′ 24″ N 8° 3′ 44″ O / 46.39000 °N, 8.06222 °O / 46.39000; 8.06222 (mapo)Koordinatoj: 46° 23′ 24″ N 8° 3′ 44″ O / 46.39000 °N, 8.06222 °O / 46.39000; 8.06222 (mapo)
Areo 29,36 km²
Alteco 1948 m super marnivelo
Poŝtkodo 3991 Betten
3994 Martinsberg
Komunumkodo 6205
Mapo de Bettmeralp
Mapo de Bettmeralp
Situa mapo de Bettmeralp
vdr

Bettmeralp estas vilaĝo de la iama komunumo kaj ek de la 1-a de januaro 2013 komunumo en la distrikto Orienta Rarono en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 440 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012 laŭ la ciferoj de la tiamaj malnovaj komunumoj.

Geografio

La komunumo Bettmeralp situas en la germanlingva Supra Valezo ĉe la norda flanko de la Rodan-Valo sur la suda flanko de la Bernaj Alpoj. La komunumo konsistas el la iamaj komunumoj Betten kaj Martisberg kaj al ĝi apartenas la turisma loko Bettmeralp, kiu estis nomdomna por la nova komunumo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 29,36 km², de kiuj 13,2% estas kovritaj de arbaro, 19,3% servas por agrikulturo kaj 1,4% por setlado. La restantaj proksimume du trionoj de la komunuma teritorio konsistas el altmontara dezerto kaj glaĉeroj.[2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Bettmeralp limas en nordo al Fieschertal, en nordoriento al Fiesch, en oriento al Lax, en sudo al Grengiols, en sudsudokcidento al Mörel-Filet, okcidento al Riederalp, kaj en nordokcidento al Naters.

Trafiko

Betten situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Al Betten kondukas nur malgranda kurboriĉa veturebla vojo de Mörel-Filet. Bettmeralp atingeblas nur pere de aertelfero kaj ankaŭ al Betten la ĉefa alvetureblo estas la aertelfero de stacidomo Betten, kiu situas en la valfundo sur la teritorio de la najbara komunumo Grengiols. De Bettmeralp tri aertelferoj kondukas al la ĉirkaŭaj montopintoj el inter kiuj Bettmerhorn. Ankaŭ la vilaĝo Martisberg situas komplete flanke de la gravaj trafikvoj kaj atingeblas nur pere de kurboriĉa flanka vojeto ek de Lax.

Historio

La hodiaŭa komunumo Bettmeralp estis kreita kun efiko de la 1-a de januaro 2014 per kunigo de la malnovaj komunumoj Betten kaj Martisberg.

La unua dokumenta mencio de Betten datiĝas el la jaro 1243 Bettan. En la jaro 1343 estis menciita komunumo de vilaĝanoj. Ĝis la Helveta Revolucio Betten formis kune kun Goppisberg kvartalon de la Dekono Orienta Rarono. En la 17-a jarcento en Betten ekzistis plumbominejo. Ek de 1930 kaj precipe per la konstruo de la aertelfero en la jaro 1950la ĉefa ekonomia enspezofonto de Betten fariĝis la turismo.[3]


La unua dokumenta mencio de Martisberg datiĝas el la jaro 1311 kiel Martisperg. Dum mezepoko Martisberg apartenis al la grafolando Mörel. En la jaro 1263 la episkopo de Siono kreis subvoktejon en Martisberg, kiu ekzistis ĝis la Helveta Revolucio de 1798, tial Maritsberg plejparte estis ekskludita de la oficoj de la Dekono Orienta Rarono. En la 19-a jarcento multaj loĝantoj elmigris al Argentinio. En la 20-a jarcento la malkresko de la komunumo pludaŭris, tiel ke nuntempe malpli ol 20 personoj loĝas en Martisberg.[4]

Monda naturheredaĵo

Granda parto de la komunuma teritorio apartenas al la regiono Jungfrau-Aleĉ-Bieĉhorno (germane: Jungrau-Aletsch-Bietschhorn), kiu estis la 13-a de decembro 2001 akceptita kiel unua alpa areo kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.[5]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Philipp Kalbermatter: Betten en Historia Leksikono de Svislando (2004-04-28)
  4. Fonto: Philipp Kalbermatter: Martisberg en Historia Leksikono de Svislando (2009-11-24)
  5. Registraĵo en la listo de mondaj naturherdaĵoj de UNESKO

Eksteraj Ligiloj

Bildoj



Monda heredaĵo de UNESKO
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.