Betty Salt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Betty Salt
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1907 (1907-01-31)
en Loughborough
Morto 24-an de marto 1994 (1994-03-24) (87-jaraĝa)
en Kalgario
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kanado
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Betty SALT (naskiĝis la 21-an de februaro 1907 en Loughborough, Anglio - mortis la 24-an de marto 1994 en Kalgario, Kanado) estis kanada esperantistino.

Ŝi estis unu el tiuj movadanoj, kiuj relative malfrue "malkovras" Esperanton kaj rapidas ĝin subteni maksimume, kvazaŭ por kompensi tiun malfruan konatiĝon kun la lingvo.

Ŝiaj gepatroj elmigris kun la tuta familio al Kanado jam en 1911. Kvankam ŝi konatiĝis kun la ideoj de Esperanto pli frue, ŝi eklernis la lingvon nur en 1961, per koresponda kurso de W. D. B. Hackett, multjara kanada ĉefdelegito de UEA. Ŝi samjare partoprenis la usonan landan kongreson. Ŝi spertis la funkciadon de la lingvo tie, revenis al Kalgario kaj tuj mem ekinstruis ĝin. Kreiĝis baldaŭ - sub ŝia gvido - Kalgaria Esperanto-Klubo, kiun ŝi daŭre animis dum la lastaj tridek jaroj. Ŝi estis dum pluraj jaroj kasisto de Kanada Esperanto-Asocio, kaj elektiĝis ties Honora Membro en 1993.

Betty Salt estis inter la plej grandaj mecenatoj de la E-movado - kaj de UEA aparte - en la lastaj jardekoj. Apenaŭ eblas elkalkuli la sumon de ŝiaj malavaraj donacoj. Kiam UEA estis en vera financa krizo, kaj prezidanto Humphrey Tonkin lanĉis (1975) la Financan Programon por stabiligi la financojn de la Asocio, Salt estis la unua granda kontribuanto per dekmiloj da guldenoj. Poste fariĝis tradicio, ke Betty Salt reekzamenis sian financan situacion almenaŭ dufoje jare kaj sendis al UEA kelkmil-guldenajn ĉekojn. Ŝiaj donacoj plej ofte celis la ĝeneralan bonfarton de la Asocio, sed profitis el ili, i.a., ankaŭ la skolta E-movado kaj la provoj ellabori sportan terminaron. Salt financis almenaŭ unu eldonon (1984) de la terminareto Esperanto: lingvo de la sporto, kaj ankaŭ nun ĉe UEA kuŝas rezervita ŝia donaco de pli ol 6000 guldenoj por sporta terminologio.

Betty Salt estis dumviva membro, regula ano de Societo Zamenhof kaj Honora Membro (de post 1980) de UEA. Postrestis ŝin manuskripto de senpretendaj, sed belstilaj rakontoj. Tiun volumeton UEA eldonis en 1999 kiel omaĝon al unu el siaj plej fidelaj apogantoj. Apenaŭ necesas diri ke Betty Salt rezervis monsumon por financi tiun eldonon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Lito apud la Fenestro, rakontoj, teatraĵetoj, poemoj; kovrilo kaj ilustraĵoj de Francisco Veuthey - Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio, 1999. - 108 p.)