Nana betulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Betula nana)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nana betulo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Betulacoj Betulaceae
Genro: Betulo Betula
Subgenro: Chamaebetula
Specio: B. nana
L. .
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La nana betulo [1] (Betula nana) estas betulospecio el la familio de la betulacoj, precipe trovata en la arktaj tundroj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Diapensia lapponica kun branĉo de nana betulo, Nunavut, julio 1996.

Ĝi estas arbedo kiu altas ĝis 1-1,2 metrojn. La arboŝelo ne senŝeliĝas; ĝi estas brilante ruĝ-kuprokolora [2]. La folioj estas rondaj, kun diametro de 6-20 mm kaj krude segildentaj folirandoj. Ili ruĝiĝas aŭtune. La amentoj estas starigantaj, longas 5-15 mm kaj larĝas 4-10 mm.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu holarktisa specio estas indiĝena en arktaj kaj mezvarmaj regionoj de norda Eŭropo, norda Azio kaj norda Nordameriko kaj ĝi vegetas ĉe variaj cirkonstancoj. Ĝi estas trovebla en Gronlando. Ekstere de ekstreme nordaj areoj, ĝi kutime nur troviĝas en montaroj super 300 m, ĝis 835 m en Skotujo kaj ĝis 2 200 m en Alpoj. Ĝia orienta areala limo estas je Svalbardo, kie ĝi estas limigita de varmaj ejoj.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Estas du subspecioj :

  • Betula nana subsp. nana. Kanado (Bafina Insulo), Gronlando, norda Eŭropo (suden, en Alpoj je altaj altitudoj), nordokcidenta Azio. Junaj ŝosoj estas harkovritaj, sed senrezinaj; la folioj estas pli longaj (ĝis 20 mm), kutime tiel longaj kiel larĝaj.
  • Betula nana subsp. exilis. Nordorienta Azio, norda Nordameriko (Alasko, Kanado oriente ĝis Nunavut). La junaj ŝosoj estas senharaj aŭ kun nur disaj haroj, sed rezine ĉirkaŭkovritaj; la folioj estas pli mallongaj (ne super longeco de 12 mm), ofte pli larĝaj ol longaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plantolisto "Pilger". Arkivita el la originalo je 2013-04-26. Alirita 2013-04-26.
  2. Ewing, Susan 1996 : The Great Alaska Nature Factbook, Alaska Northwest Books, Portland angle

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]