Bezeréd
El Vikipedio
Bezeréd estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Pacsa.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 12 km²
- Loĝantaro: 150
- Poŝtkodo: 8934
- Telefonprefikso: 92
- Koordinatoj: 46°52′09″N 17°00'47″E
Situo [redakti]
Bezeréd situas sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo. Zalaszentgrót troviĝas 12, Zalaegerszeg 17, Hévíz 19, Pacsa 20, Keszthely 25 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1236. Ekde la 1650-aj jaroj la turkoj kelkfoje ekatakis la vilaĝon, sed la vilaĝo ne senhomiĝis. En 1945 oni disdonis parcelojn el la grandbieno al la malriĉaj vilaĝanoj. Vilaĝservoj estas kulturdomo, poŝto.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika, parte mezepoka preĝejo omaĝe al Sankta Katerino de 1788
- romkatolika kapelo omaĝe al Sankta Vendelo de 1776
Nomportantoj [redakti]
En formoj Bezerédj, Bezerédi kaj Bezerédy dum la historio kaj ankaŭ nun oni trovas tiujn familiajn nomojn.