Beznovci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Beznovci, hungare Búzahely estas malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en municipo de Puconci. La hungara historia loknomo estis Beznóc, kiu maloficialiĝis pro la hungareca politiko.

Municipo Puconci en Slovenio, kie Beznovci troviĝas

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Beznovci situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ rojo, laŭ flankovojoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la hungara regado oni nombris en Búzahely 38 domojn kaj 193 homojn. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. En 1924, 1947, 1958, 1971 kaj en 1979 vilaĝaj festegoj okazis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • slovena Vikipedio
  • w.vasidigikonyvtar.hu
  • w.ms.sik.si
  • w.geopedia.si