Bezono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bezono situas ĉe interago de individuo kaj de medio. Oni ofte klasigas homajn bezonojn en jenajn tri kategoriojn:

  • unuaj bezonoj, ankaŭ nomataj elementaj aŭ fiziologiaj, nepre necesaj al homo por supervivi: nutrado, spirado, reproduktado
  • duaj bezonoj, ankaŭ nomataj materiaj, kies plenumigo ne estas vivnecesa: movigeblo, vestado, renkontoj ktp.
  • fundamentaj bezonoj estas bezonoj ekzisti, filozofi aŭ starigi fundamentajn demandojn

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri bezono en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Bezono estas plej forta ordono. 
  • Citaĵo
     Ĉiu persono kun sia bezono. 
  • Citaĵo
     Ju pli granda bezono, des pli granda la prezo. 

Referencoj

  1. Lernu