Bharatpur (Barato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bharatpur (en Esperanto Baratpuro, en la hindia भरतपुर} estas urbo de Barato en ŝtato de Raĝastano. Ĝi estis fondita de Maharaĝo Suraj Mal en 1733. Situas en la regiono de [Brij] sed kelka parto de la distrikto kuŝas ankaŭ en la regiono de [Meŭat]; Bharatpur estis iam nekonkerebla, bone-fortikigita urbo, kaj estis ĉefurbo de regno regata de la maharaĝoj Jatoj. La trio de urboj Bharatpur, Deeg kaj Dholpur ludis gravan roloon en la jata historio de Raĝastano. Situa je 50 km okcidente de la urbo de Agra (la urbo de Taĝ-Mahalo), ĝi estas ankaŭ la administra sidejo de la Baratpura distrikto. La Reĝa Dinastio de Bharatpur devenigas sian historion el la 11a jarcento. Jatoj de tiu regiono estas plej respektata reĝa statuso en Raĝastano.

Ĝi havas populacion de 304 560 loĝantoj.