Bikŝuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Budhista monaĥo de Sri-Lanko.
Tibetaj monaĥoj.

En lingvo palio la vorto bhikkhu(ni) markas plene ordinitan budhisman monaĥ(in)on. La respondantaj sanskritaj terminoj estas bhikŝu(ni).

La esprimo bhikkhu laŭvorte signifas "almozpetanto" aŭ en pli vasta signifo "tiu, kiu vivas el almozoj". En la palia komentario de Buddhaghosa tiu ĉi termino filologie analizita kiel "tiu, kiu vidas danĝeron (en sansaro aŭ en ciklo de renaskiĝado) ... kaj tial li fariĝis monaĥo, por ke li estu liberigita el ĝi". Bhikkhu metas promeson dum eniro en Sangha-n (budhisma vica komunumo) kaj oni atendas, ke li konservos regulojn de traktado, enhavitaj en vinaja. En la tempo de Gautama Budho tiu ĉi nomigo ne limigis sin nur al membroj de sangha, sed ĝi markis ĉiun homon, kiu foriris en senhejman staton, por ke li serĉu pastran vojon.

Rilataj temoj