Bhimrao Ramji Ambedkar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
B. R. Ambedkar

barata politikisto
Naskiĝo 14-a de aprilo 1891
en Mhow, Centraj Provincoj, Barato
Morto 6-a de decembro 1956
en Delhio, Barato
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

D-ro Bhimrao Ramji AMBEDKAR (marate: डा. भीमराव रामजी आंबेडकर) (14-a de aprilo 18916-a de decembro 1956) (ofte skribita kiel B. R. Ambedkar) estis barata politikisto kiu estas memorata pro sia lukto kontraŭ la Hinduisma kasto sistemo, kaj pro la fakto ke li estis la ĉefa arkitekto de la Barata konstitucio. Li venis de kasto de dalitoj, la "netuŝeblaj" uloj kiuj estis devigataj fari la plej malpurajn aŭ malbonajn laborojn. Li estis la unua dalito en Barato kiu akiris universitatan edukon. Li luktis dum la tuta vivo por reformi Hinduismon kaj forigi la diskriminacion kontraŭ la dalitoj, sed je la fino de sia vivo li perdis sia fido en la ebleco reformi Hinduismon de la interno, kaj konvertiĝis al Budhismo. Li estas memorata kiel granda politika gvidanto de la plej multo da dalitaj komunumoj en Barato.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Ambedkar naskiĝis la 14-an de aprilo 1891 en la urbo de Mhow, en la nuntempa Madhja-Pradeŝo. Li estis la dekvara filo de familio kiu apartenis al la kasto de la Maharoj, kiuj estis konsiderataj dalitoj, alivorte "netuŝeblaj". Lia gepatra lingvo estis la marata. Lia familio laboris de generacioj por la Barata armeo, kiu tiam sekvis britajn ordonojn. Lia patro sukcesis akiri iom da eduko pro sia laboro en la armeo, kaj li uzis sian pozicion en la armeo por akiri ke liaj filoj povu studi en registara lernejo, kvankvam ili apartenis al malalta kasto, kaj oni ĝenerale ne akceptis infanojn de malaltaj kastoj en lernejoj. En la lernejo, Bhimrao kaj aliaj infanoj de malaltaj kastoj estis segregataj, kaj ne rajtis sidi ene de la klasoj. En 1894, la patro de Bhimrao retiriĝis, kaj la familio translokiĝis al Satara post du jaroj. Tuj poste, la patrino de Bhimrao mortis, kaj la infanoj estis prizorgitaj de onklino, en malfacilaj cirkonstancoj. Nur kvin el la dekkvar infanoj de la familio travivis ĝis la plenkreska aĝo. El la fratoj kaj fratinoj, Bhimrao estis la nura kiu sukcesis pasi liajn finajn ekzamenojn kaj iri al pli granda lernejo.

En 1898, la familio translokiĝis al Mumbajo, kie Bhimrao ĉeestis ŝtatan lernejon. Kvankam li estis elstara studento, li estis ĉiam pli perturbita de la diskriminacio kontraŭ li.

Edukado[redakti | redakti fonton]

En 1907, B. R. Ambedkar eniris la universitaton de Mumbajo, fariĝante verŝajne la unua homo el "netuŝebla" kasto en la tuta Barato kiu eniris universitaton. Ĉi tiu evento estis multe festata en lia komunumo. En 1912, Ambedkar diplomiĝis en ekonomiko kaj politiko, kaj li komencis labori por la provinca registaro de Baroda, en Guĝarato. En ĉi tiu periodo li havis sian unuan infanon, kaj lia patro mortis.

En 1913 la reĝo de Baroda donis al li stipendion por iri al Usono kaj studi en la Universitato Kolumbio. En 1916, li akiris doktoran titolon, per tezo kiu poste estus publikigata sub la titolo La evoluo de la provinca financo en Brita Hindio. Lia unua publikigita verko estis tamen Kastoj en Hindujo: Ilia meĥanismo, genezo kaj disvolvo. Li iris plu-studi ekonomikon en Londono, en la London School of Economics. Li devis reiri Baraton post unu jaro, sed en 1920 li sukcesis reiri Brition por fini siajn studojn. En 1923 li reiris denove al Barato, post pasi tri monatojn studante en Bonn, Germanio.

Publika agado por la rajtoj de la dalitoj[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Ambedkarcu2.gif
B. R. Ambedkar, advokato

Kiam li revenis de Europo, Ambedkar kreis sukcesan leĝan firmaon, kaj li ankaŭ komencis lukti por la rajtoj de la dalitoj. Li estis invitita ĉeesti la Komitaton Southborough, kiu pretigis la Leĝo 1919 por la regado de Hindio, kaj tie li esprimis sin por la kreado de separitaj elekteblecoj por la dalitoj kaj aliaj religiaj komunumoj.

En 1920 li fondis organizaĵon por helpi la malaltajn kastojn, kaj li ankaŭ komencis semajnan ĵurnalon nomatan Mooknayak (La gvidanto de la silentuloj). Li uzis la ĵurnalon por kritiki ortodoksajn Hinduistajn politikistojn, kiu rifuzis batali kontraŭ kasta diskriminacio.

Lia parolado en Konferenco pri Subaj Klasoj en Kolhapur impresigis la lokan reganton Shahu IV, kiu ŝokigis ortodoksan socion pro sia invito je kunmanĝo al Ambekdar kaj lliaj netuŝeblaj kolegoj. Ambekdar alvokis sian propran komunumon, la maharojn, forlasi la ideon de sub-kastoj, kaj organizis komunan kunmanĝon en kiu estis forlasita la principo de segregacio.

Li ankaŭ kritikis la praktikadon de netuŝebleco en la islama hinda socio, tiel ke estu klare ke li ne kontraŭis Hinduismon, sed socian mispraktikon.

En 1926, li estis nomumita membro de la Leĝa Konsilio de Mumbajo. La sekvan jaron li komencis organizi malfermajn protestojn kontraŭ la principoj de netuŝebleco, interalie per publikaj marŝoj, drinkado en publikaj fontoj kaj eniro en hinduistajn templojn malpermesitajn al dalitoj. Li gvidis neperfortan movadon de civila malobeo (satyagraha) en Mahad por lukti por la rajto de la netuŝebla komunumo preni akvon el la ĉefa tanko de la urbo. En alia konferenco li kondamnis la antikvan hindan tekston Manusmriti (Leĝoj de Manu), pro ties pravigo de la sistemo de kasta diskriminacio.

En 1927, li ekpublikigis sian duan ĵurnalon, Bahiskrit Bharat (Ekskludita Hindio), poste renomita Janata (La popolo). Li estis nomumita por la Mumbaja Prezidenta Komitato por labori ĉe la tuteŭropa Komisiono Simon en 1928. Tiu ĉi Komisiono estis tre kritikita tra la tuta Hindio, sed Ambedkar mem verkis tutan serion de rekomendoj por estontaj konstituciaj reformoj. En oktobro 1929, li estis vundita en stratakcidento, kaj devis resti hejme ĝis la fino de la jaro.

Pakto de Punao[redakti | redakti fonton]

Ambedkar estis fariĝinta unu el la ĉefaj politikaj figuroj de la netuŝebla komunumo. Li estis tre kritika de la ĉefaj partioj en Hindio, pro ties ŝajna manko de intereso en la forigo de la kasta sistemo. Ambedkar kritikis Baratan Nacian Kongreson kaj ties gvidanton Mahatma Gandhi, pro ilia nesufiĉa insisto pri la egaleco de roloj inter kastoj, kaj ankaŭ la tiaman britan regon. Li insistis pri memregado de la subaj klasoj, kaj estis tre kritikita de la ortodoksaj hinduistoj.

La rolo de Ambedkar tre kreskis, kaj li estis invitita ĉeesti la Duan Rondtablan Konferencon en Londono en 1931. Tie li diskutis kun Gandhi en la afero de la dividita elekto por netuŝebluloj, kion oponis Gandhi, kiu timis ke apartaj elektoj kondukus al divido de Hindio laŭ religio kaj kasto en postaj generacioj.

Kiam la britoj konsentis pri tiu punkto kun Ambedkar, Gandhi komencis malsatstrikon en la Centra Malliberejo de Punao (Poona) en 1932. Gandhi faris alvokon por la forigo de diskriminacio kaj netuŝebleco en la hinda socio, kaj samtempe por la politika kaj socia unuiĝo de ĉiuj hindianoj. La protesto de Gandhi provokis grandan publikan apogon en la tuta Hindio, kaj la gvidantoj de Kongreso kaj aktivuloj kiel Madan Mohan Malaviya kaj Pawlankar Baloo organizis kunvenojn kun Ambedkar kaj liaj kolegoj. Ambedkar suferis fortan premon fare de la apogantoj de Gandhi, por ke li forlasu sian peton pri aparta elektado kaj akceptis pakton por la rezervo de balotseĝoj (La Pakton de Punao).

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

En 1935, Ambedkar estis nomumita direktoro de la Rega Leĝa Kolegio dum du jaroj. Tiujare mortis lia edzino Ramabai.

Lia politika pozicio malmoliĝis en sia sinteno kontraŭ ortodoksa Hinduismo, kaj en Konferenco proksime al Nasik, Ambedkar anoncis ke li konvertiĝos al alia religio, kaj alvokis siajn apogantojn fari la samon. Li poste ripetis tiun alvokon en postaj paroladoj.

En 1936, Ambedkar fondis la Sendependan Laborpartion, kiu akiris 15 seĝojn en la balotado de 1937 por la Centra Leĝdona Asembleo. Li publikigis sian libron "La neniigo de kastoj" la saman jaron, bazitan en la tezo kiun li estis verkinta en Novjorko. Atinginte enorman publikan sukceson, li forte kritikis la hinduajn religiajn gvidantojn kaj la sistemon de kastoj ĝenerale. Li protestis kontraŭ la decido de la Kongreso nomi la netuŝeblan komunumon Harijanoj (Filoj de Dio), nomo kreita de Gandhi. Ambedkar deĵoris en la Konsila Defenda Komitato kaj en la Plenumkomitato de la Vicreĝo kiel ministro pri laboro.

Inter 1941 kaj 1945, li publikigis grandan nombron de polemikaj libroj kaj pamfletoj, inklude de Pensoj pri Pakistano, en kiu li kritikis la pledojn de la Muzulmana Ligo por aparta ŝtato Pakistano. Li ankaŭ intensigis siajn atakojn kontraŭ Gandhi kaj la Kongreso, akuzante ilin je hipokriteco. En sia verko "Kiu estis la ŝudroj?", li intencis ekspliki la formadon de la ŝudroj, t.e. la plej malalta kasto de la Hindua sistemo, kaj emfazis ke tiu ĉi estis malsama al la netuŝebleluloj.

Ambedkar vidis la transformadon de sia partio en la Tuthindia Kasta Federacio, kiu tamen malsukcesis en la elekto de 1946 por la Konstitucia Asembleo de Barato.

Li kritikis ne nur la hinduistan sistemon, sed ankaŭ la praktikojn de islamanoj rilate al traktado de virinoj kaj al apartigaj kutimoj (inklude de pluekzisto de sklaveco). Li kondamnis ambaŭ grupojn kiel nekapablaj reformi sian socion por krei socian justecon.

Li estis preta akcepti la kreadon de la ŝtato de Pakistano, sed pli pledis por la solvado de la disputoj inter hinduoj kaj islamanoj per malpli drastaj solvoj. Li antaŭvidis la konfliktojn ke la kreado de aparta ŝtato kreos, kaj tial petis ke oni pli pravigu la ekzisto de pakistana ŝtato.

Arkitekto de la Barata Konstitucio[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ lia kreskanta malpopulareco, liaj polemikaj vidpunktoj kaj liaj kritikoj al Kongreso kaj Gandhi, Ambedkar havis grandan reputacion kiel juristo. Post la sendependeco de Barato en la 15-a de aŭgusto 1947, la nova registaro invitis lin deĵori kiel justicministro, kion li akceptis. La 29-an de aŭgusto, Ambedkar estis nomumita prezidanto de la Komitato por la redakto de la Konstitucio. Li kunmetis okcidentajn modelojn kun la tradicio de la budhista tribeca praktiko sangha.

La teksto pretigita de Ambedkar antaŭvidis konstituciajn garantiojn kaj protekton de civilaj liberecoj por la individuoj, inklude de la religia, kaj la forigon de la netuŝebleco kaj aliaj formoj de diskriminacio. Ambedkar apogis fortajn rajtojn por la virinoj, kaj enkondukis sistemon de rezervo de laboroj en la publika sektoro kaj en edukado por la subaj kastoj kaj la minoritataj popoloj, esperante tiel helpi en la forigo de diskriminacio kaj socia malavantaĝo. La Konstitucio estis aprobita la 26-an de novembro 1949 fare de la Konstitucia Asembleo.

Ambedkar klopodis por la aprobo de Civila Kodo kun egaleco de genroj en heredo, geedziĝo kaj ekonomio, sed li ricevis fortajn kritikojn. Li demisiis kiel ministro, malgraŭ la apogo de la prezidanto Nehru kaj la gvidantoj de la Barata Nacia Kongreso. Ambedkar klopodis por akiri seĝon kiel sendependulo en la ĉefa (malalta) leĝdona ĉambro, la Lok Sabha sed fiaskis. Li poste estis nomumita por la Alta Ĉambro, la Rajya Sabha en marto 1952, kaj restis ties membro ĝis sia morto.

Konvertiĝo al Budhismo[redakti | redakti fonton]

Post sia multjara anonco pri konvertiĝo, en la 50-aj jaroj, Ambedkar montris sian atenton al Budhismo kaj vojaĝis al Srilanko (tiam Cejlono) por ĉeesti budhistan konferencon. Post verkado de nova libro pri tiu religio, li konvertiĝis al ĝi. En 1954 li dufoje vizitis Birmon. En 1955, li fondis la Budhistan Societon de Barato (Bharatiya Bauddha Mahasabha). Li kompletigis sian verkon, La Budho kaj lia Dhamma en 1956, kiu estis publikigita postmorte.

Ambedkar organizis publikan ceremonion por si kaj siaj apogantoj en Nagpur la 14-an de oktobro 1956. Akceptante la Tri juvelojn kaj la Kvin Preceptojn (Pancasila) de budhista monaĥo laŭ tradicia maniero, Ambedkar kompletigis sian konvertiĝon. Li sekve konvertis laŭestime 380 000 siaj apogantojn kiuj lin akompanis. AIli eksplicite rifuzis Hinduismon kaj la hinduan filozofion.

Morto[redakti | redakti fonton]

De 1948 Ambedkar suferis je diabeto. En la lastaj jaroj li ankaŭ suferis je deprimon kaj angoron pro politikaj aferoj. Li multe laboris por fini sian manuskripton pri Budhismo. La 6-an de decembro 1956 li forpasis en sia hejmo de Delhio.

La sekvan tagon oni organizis kremacian ceremonion, kiun ĉeestis centoj de miloj da liaj apogantoj.

Lin supervivis lia dua edzino Savita Ambedkar, naskita kiel brahmano, sed ankaŭ konvertiĝinta al Budhismo. Lia nepo Prakash Yaswant Ambedkar gvidas la movadon Bharipa Bahujan Mahasangha kaj estis membro de ambaŭ ĉambroj de la Barata Parlamento.

Oni organizis memordomon en lia hejmo en Delhio. Lia naskiĝtago estas publika festotago konata kiel Ambedkar Jayanti. Multaj institucioj en Barato portas lian nomon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]