Bhubanesvar

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bhubanesvar
urbo
Lingaraj temple Bhubaneswar 11007.jpg
Templo en Bhubaneŝvar
Oficiala nomo: Bhubanesvar
Lando Flago de Barato  Barato
Subŝtato Oriso
Situo Bhubanesvar
 - alteco 45 m s. m.
 - koordinatoj 20°16′00″N 85°50′00″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 20.266667 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">20.266667°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 20.266667; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Bhubanesvar)
Areo 135 km² (13 500 ha)
Loĝantaro 904,721 (2011)
Horzono UTC + 5:30
Poŝtkodo 751 0xx
Telefona antaŭkodo 674
Aŭtokodoj OR-02
Situo enkadre de Barato
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Barato
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bhubaneswar
Portal.svg Portalo pri Barato

Bhubanesvar (ଭୁବନେଶ୍ବର) estas metropolo, universitata urbo, ekonomia kaj religia centro en Barato, en subŝtato Oriso. En la subŝtato ĝi estas la plej granda.

Enhavo

Geografio [redakti]

Bhubanesvar situas sur ebenaĵo laŭ rivero, laŭ ĉefvojo kaj fervojo nordo-sudo sekvanta la Bengalan Golfon.

Historio [redakti]

Historio de Bhubanesvar daŭras 3000 jarojn. Pli frue ĝi havis diversajn loknomojn, ekzemple Toŝali, Kalinga Nagari, Nagar Kalinga, Ekamra Kanan, Ekamra Khetra kaj Mandira Malinia Nagari. En 1946 laŭplane la urbo estis modernigita. En 1948 ĝi iĝis ĉefurbo de Oriso. En la 1990-aj jaroj la elektroniko estis evoluigita en la urbo.

Trafiko [redakti]

Bhubanesvar havas flughavenon kaj bonajn vojajn kaj fervojajn kontaktojn kun la ceteraj urboj.

Klimato [redakti]

Bhubanesvar havas tropikan klimaton kun influo de musono. La temperaturo varias inter 10-45 ° C. En aprilo kaj en majo regas la plej granda varmo. Jare pluvas 1540 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-oktobro.

Vidindaĵoj [redakti]

Templo Lingaraj
ORISSA SECRETARIAT.jpg
Strato en Bhubaneŝvar