Bhubanesvar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bhubanesvar
urbo
Templo en Bhubaneŝvar
Oficiala nomo: Bhubanesvar
Lando Barato Barato
Subŝtato Oriso
Situo Bhubanesvar
 - alteco 45 m s. m.
 - koordinatoj 20° 16′ 00″ N 85° 50′ 00″ O / 20.26667 °N, 85.83333 °O / 20.26667; 85.83333 (mapo)
Areo 135 km² (13 500 ha)
Loĝantaro 904,721 (2011)
Horzono UTC + 5:30
Poŝtkodo 751 0xx
Telefona antaŭkodo 674
Aŭtokodoj OR-02
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Vikimedia Komunejo: Bhubaneswar
Retpaĝo: bmc.gov.in
Portalo pri Barato

Bhubanesvar (ଭୁବନେଶ୍ବର) estas metropolo, universitata urbo, ekonomia kaj religia centro en Barato, en subŝtato Oriso. En la subŝtato ĝi estas la plej granda.

Geografio

Bhubanesvar situas sur ebenaĵo laŭ rivero, laŭ ĉefvojo kaj fervojo nordo-sudo sekvanta la Bengalan Golfon.

Historio

Historio de Bhubanesvar daŭras 3000 jarojn. Pli frue ĝi havis diversajn loknomojn, ekzemple Toŝali, Kalinga Nagari, Nagar Kalinga, Ekamra Kanan, Ekamra Khetra kaj Mandira Malinia Nagari. En 1946 laŭplane la urbo estis modernigita. En 1948 ĝi iĝis ĉefurbo de Oriso. En la 1990-aj jaroj la elektroniko estis evoluigita en la urbo.

Trafiko

Bhubanesvar havas flughavenon kaj bonajn vojajn kaj fervojajn kontaktojn kun la ceteraj urboj.

Klimato

Bhubanesvar havas tropikan klimaton kun influo de musono. La temperaturo varias inter 10-45 ° C. En aprilo kaj en majo regas la plej granda varmo. Jare pluvas 1540 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-oktobro.

Vidindaĵoj

Templo Lingaraj
Strato en Bhubaneŝvar