Biŝkeko
Biŝkeko (Frunze Фрунзе) | |||
kirgize: Бишкек, ruse: Бишкек | |||
urbo | |||
Placo Ala Too
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Бишкек | |||
Lando | Kirgizio | ||
---|---|---|---|
Provinco | Provinco Ĉuj | ||
Historiaj regionoj | Kirgiza SSR, KSŜ | ||
Montaro | Tianŝan | ||
Konata loko | Placo Ala-Too | ||
Bazaroj | Bazaro Dordoj, Bazaro Oŝ, Bazaro Alamudun | ||
Rivero | Ĉu | ||
Situo | Biŝkeko | ||
- alteco | 800 m s. m. | ||
- koordinatoj | 42° 52′ 29″ N 74° 36′ 44″ O / 42.87472 °N, 74.61222 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 900 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 750 m s. m. | ||
Areo | 127,0 km² (12 700 ha) | ||
Loĝantaro | 1 022 000 (2009) | ||
Denseco | 8 047,24 loĝ./km² | ||
Fondo | 1878 | ||
Urbestro | Nariman Tiuleev | ||
Horzono | UTC (UTC+5) | ||
Poŝtkodo | |||
Telefona antaŭkodo | +996 312 | ||
Situo enkadre de Kirgizio
| |||
Situo enkadre de Azio
| |||
Vikimedia Komunejo: Bishkek | |||
Retpaĝo: meria | |||
Biŝkeko (Biŝkek) estas la ĉefurbo kaj samtempe la politika, ekonomia kaj kultura centro de Kirgizio. La urbo havas 600 000 da loĝantoj.
Geografio
Biŝkek situas en alto de 800 m super la marnivelo ĉe la norda parto de la ĝis 4800 m altan Ala-Too-montokresto, plilongiĝo de Tienŝan-montaro. Norde de la urbo etendiĝas onda steparo ĝis preskaŭ al Kazaĥio. Proksime de la urbo fluas la rivero Ĉuj.
Historio
La urbo evoluis el karavana ripozejo ĉe la silka vojo kondukanta tra la Tian-Ŝan-montaro. En 1825 la uzbeka Ĥanpo de Kokand konstruis tie brikan fortikaĵon, kiun la rusaj soldatoj en 1862 okupis kaj detruis. La rusoj fondis tie garnizonon kaj la allogitaj rusaj kamparanoj eluzis la produkteman nigrateran grundon kaj la loko rapide disvolviĝis. En 1878 oni fondis tie la urbon Piŝpek.
En 1926 la urbo iĝis la ĉefurbo de la novfondita soveta Kirgizio kaj samtempe estis alinomita al Frunzǎ (ruse Фрунзе — Frunze) – laŭ Miĥail Vasiljeviĉ Frunză, kiu naskiĝis en Piŝpek kaj sukcese batalis en la Rusa Enlanda Milito en Centra Azio por la bolŝevismo.
Kun la sendependeco de Kirgizio rericevis la urbo sian malnovan nomon – en la kirgiza formo – kaj nomiĝas ekde tiam Biŝkek.
Nomo
Kirgize la vorto biŝkek aŭ piŝpek signifas ujon por kumiso. Ekzistas multaj legendoj, kiuj provas pruvi rilaton inter la urbo kaj tia ujo. Sciencaj kalrigoj opinias, ke la nomo estiĝis per popoletimologia klarigo (interpretado) de malnova vorto pri Loko sube ĉe la monto.
Biŝkek hodiaŭ
Pro la mallonga historio, Biŝkek ne havas historiajn konstruaĵojn. Ĝi estas tipa soveta urbo kun grandaj placoj, tipaj platdomoj, grandaj popmpodomoj.
La aerpoluado en Biŝkek estas tre malalta, kvankam en la proksimo situas preskaŭ la tuta industrio de Kirgizio.
|