Biŝonen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mangaa biŝonen

Biŝonen (japane: 美少年 [biŝōnen], laŭlitere: bela knabo/junulo) signifas specifan japanan estetikan koncepton de la ideale bela juna viro. Normale la japana prefikso "bi" specife temas pri ineca beleco (ekzemple japana vorto "美人" [biĝin] (laŭlitere: bela homo) signifas belan virinon).

La biŝonen estas tipe tre minca kaj ne multe muskola, kun pinta mentono kaj ineca aŭ androgina aspekto.

La estetiko de la biŝonen komenciĝis kiel la idealo de juna samseksema amanto. Ĝi daŭras hodiaŭ aparte en

  • ŝonen-animeo 少年アニメ [ŝōnen anime] (laŭlitere: knaba/junula animeo) estas animeo por knaboj/junaj viroj,
  • ŝonen-mangao 少年漫画 [ŝōnen manga] (laŭlitere: knaba/junula animeo) estas mangao por knaboj/junaj viroj,
  • ŝoĝo-animeo 少女アニメ [ŝōĝo anime] (laŭlitere: knabina/junulina animeo) estas animeo por knabinoj/junaj virinoj,
  • ŝoĝo-mangao 少女漫画 [ŝōĝo manga] (laŭlitere: knabina/junulina animeo) estas mangao por knabinoj/junaj virinoj.

Biŝonen aperas ofte en animeoj kaj mangaoj kun elementoj de ŝonen-aj 少年愛 [ŝōnen-ai] (laŭlitere: junula amo), kaj en tiuj de la pornografia tipo — en jaojo. Ŝablono:Ĝ