Biaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bianto)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Biaso (apartigilo)
Biaso
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Amitaono
Patrino Eidomene
Gefratoj Melampo
Edzo/Edzino Pero • Lysippe
Infanoj Laodocus • Aretus • Anaxibia • Talaus
vdr

BiasoBianto (helene Βίας, latine Bias) estis en la helena mitologio filo de Amitaono el Jolko kaj lia edzino Idomena. Li estis nepo de Kreteo, fondinto de Jolko. En mitoj li estas konata prefere kiel frato de la fama divenisto kaj kuracisto Melampo, kiu al li helpis akiri kaj la unuan edzinon Peran kaj la duan edzinon Lizipan, filinon de la tirinta reĝo Proito, inkluzive de triono de proita reĝolando. Pri tio estas priskribite pli multe en la rakontoj pri lia frato Melampo.

Biaso tiel fariĝis kunfondinto de la sinjorejo de tesaliaj amitaonidoj en Argolando. El tiu ĉi familiaro devenis vico da famaj militistoj, kiuj precipe ĉeestis militon "Sep kontraŭ Tebo".

Aliaj portantoj de la nomo "Biaso" estis tri pliaj gravaj batalantoj en la Troja milito, sed tiuj ne estas el tiu ĉi familiaro.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Biás en la ĉeĥa Vikipedio.