Biarritz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biarritz
La granda strando de Biarritz.
La granda strando de Biarritz.
La granda strando de Biarritz.
komunumo en Francio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Akvitanio
Departemento Pyrénées-Atlantiques
Arondismento Bayonne
Kantono Ĉefurbo de 2 kantonoj
INSEE kodo 64122 [+]
Poŝtkodo 64200
Kodo laŭ INSEE 64122
Retpaĝaro http://www.mairie-biarritz.fr/
Politiko
Urbestro S-ro Didier Borotra
2001-2008
Demografio
Loĝantaro 30 055  (1999)
Loĝdenso 2 577 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 29′ N, 1° 33′ U (mapo)43.480555555556-1.5572222222222Koordinatoj: 43° 29′ N, 1° 33′ U (mapo)
Alto De 0 al 85 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 11,66 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Biarritz (Pyrénées-Atlantiques)
Biarritz (Pyrénées-Atlantiques)
DEC
Biarritz
Biarritz
Situo de Biarritz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Biarritz [+]
vdr

Biarritz [bjaric] (okcitanlingve Biàrritz, eŭsklingve Miarritze) estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Pyrénées-Atlantiques kaj en la regiono Akvitanio. Ĝi havas proksimume 30.000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Biarrots [bjaro].

Biarritz estas unu el la plej prestiĝaj banlokaj urboj de la franca atlantika bordo. La strando de la urbo plie ĝuas potencajn ondojn, kaj ĝi fariĝis tial mondfama loko por surfo.

Blazono
Blazono

Geografio

Biarritz situas sudokcidente de Francio, en la departemento Pyrénées-Atlantiques, proksime al la hispana landlimo kaj ĉe la Atlantika Oceano.

La najbaraj komunumoj estas Anglet norde, Bidart sude, Arbonne kaj Arcangues sudoriente.

Historio

La roko de la Virgo en 1913.

Biarritz estas mondfama banloka urbo depost la 19-a jarcento : ĝi estis origine nur eta fiŝista vilaĝo kiam Victor Hugo malkovris ĝin en 1843.

Sed fakte, oceanaj banoj estis jam laŭmodaj ekde 1784 : tie ekzemple banis sin Napoléon Bonaparte en 1808. Napoleono la 3-a pliposte konstruis palacon je la formo de la litero "E" : tio ekaltiris multajn gravulojn el la tuta Eŭropo. En Biarritz Otto von Bismarck trafis Napoleonon la 3-a en septembro 1865 por obteni francan subtenon de la prusa eksterpolitiko.

Vidindaĵoj

  • La roko de la Virgo estas la vera simbolo de Biarritz. Tiu roko estis truita per ordo de Napoleono la 3-a. El tiu roko oni povas vidi la tutan oceanbordon.
  • La vilao Eugénie, aŭ "Hotelo de la Palaco".
  • La lumturo de Biarritz, starigita en 1834, estas tre utila gvido-punkto sur tiu parto de la atlantika bordo.
  • La muzeo de la Maro
  • La muzeo de la ĉokolado
  • Asiatica, muzeo pri orienta arto grupiganta baratajn, tibetajn, nepalajnĉinajn artaĵojn.

Lokaj famuloj

Preĝejo Sainte-Eugénie

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj