Bibendum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bibendum en esperantlingva reklamo en Franca Esperantisto, 1912
Bibendum en 2017

Bibendum (aŭ mallonge Bib) estas la reklamfiguro de la franca pneŭo-produkta firmao Michelin.

Dum la mondekspozicio de 1894 en Lyon okulfrapis al firmaestro Édouard Michelin paledo da aŭtopneŭoj el diversaj grandoj, kiuj estis pakitaj en blankaj saketoj. Li atentigis pri tio sian fraton André : Se tiu havus krurojn, ĝi similus preskaŭ kiel homo'. Poste li rimarkis afiŝon kun dika bavaro, trinkanta bieron kaj elparolante Nunc est bibendum! (Nun necesas trinki!).

Post tio, la fratoj planis la afiŝon, reklamfiguron kun surskribo: Nunc est bibendum ! À votre santé ! Le pneu Michelin boit l'obstacle ! (Nun necesas trinki! Je via sano! La Michelin-pneŭo trinkas la obstaklon!)

Bibendum konsistis komence el 40 blankaj pneŭoj, poste el 26.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]