Bibione

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bibione
setlejo
Ŝtato  Italio
Regiono VE Venecio
Provinco VE Venecio
Geografia situo 45° 38′ N, 13° 3′ O (mapo)45.63583333333313.053888888889Koordinatoj: 45° 38′ N, 13° 3′ O (mapo)
Alto super marnivelo 1 m
Areo 28,4 km²
Loĝantaro 2564 (2017)
Loĝdenso 90 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj
Patrono ĉielenpreno de Maria
Festa tago 15/08
Nomo de loĝantoj bibionesi
Poŝtkodo
Imposta kodo
Kodo laŭ ISTAT
Telefona prefikso 0431
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Bibione, Bibione en veneta lingvo kaj Bibion en friula lingvo, estas parto de la komunumo de San Michele al Tagliamento. Ĝi estas la dua marborda areo de Italio laŭ la nombro de vizitantoj (ĉ. 6 milionoj en 2009).

En 1956 oni faris la unuajn laborojn por igi Bibione turisma loko. 50 jarojn poste ĝi estis grava turisma loko por familioj.

Nuntempe estas ĉ. 3000 konstantaj loĝantoj.

parto de la loka plaĝo


Geografio[redakti | redakti fonton]

Bibione estas insulo, kun rivero Tagliamento oriente, la kanalo de Lugugnana en nordo kaj Litoranea Veneta okcidente, kaj sude la Adriatika maro.

Historio[redakti | redakti fonton]

De la jaroj 1000, la terenoj kaj lokoj de la insulo Bibione apartenis al la loka episkopa distrikto. Dum la epoko de la Venecia Respubliko, Bibione iĝis zono por fiŝkaptistoj kaj naturaj bestoj. De 1866 al 1930 la Itala Regno lanĉis grandajn laborojn por resanigi la terenojn, kontroli la akvojn per kanalizado, fortigi la bordojn de la riverego Tagliamento. En la jaroj 1950 komenciĝis la unuaj konstruoj por turistoj.

La Varma Banloko (Le terme)[redakti | redakti fonton]

En 1996 la Ministerio pri Sano aprobis la kreadon de Banloko 'le Terme'. Je profundeco de 400 metroj ekfluas akvo minerala hipertermala alkala bikarbonata sodiuma fluorata je varmeco de 52 °C.

La haveno 'Porto Baseleghe'[redakti | redakti fonton]

Porto Baseleghe estas la haveno de Bibione. Ĝi troviĝas okcidente kaj de tie oni povas ŝipe iri al Venecio aŭ Monfalcone.

Urba geografio[redakti | redakti fonton]

Estas kvar partoj en Bibione. Multaj stratoj havas nomojn de planedoj aŭ stelaj konstelacioj.

  • Spiaggia, estas la centro de la urbo.
  • Lido dei Pini, orienta parto post Placo Zenith (fronte de la maro).
  • Lido del Sole, okcidente de la urbo.
  • Pineda, pli okcidente en pinarbaj zonoj.

Transportoj[redakti | redakti fonton]

Bibione havas bus-stacion, kun ligoj al multaj urboj. Estas ankaŭ tri linioj interne de la urbo.

La plej proksima stacidomo estas Latisana (atingebla per buso).

Por turistoj[redakti | redakti fonton]

Bibione ricevis ekologian atestilon la Blua flago, kiu estas ekologia atesto pri respekto de la medio destinita al turistoj. La sablobordo de Bibione estas longe je 11,5 km, kaj larĝe je 120 metroj. Ĝi entenas 21.000 sunombrelojn. Tute oriente estas speciala marbordo por bestoj, specife hundoj, nomita spiaggia Pluto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]