Biblia arkeologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teritorio konata kiel Proksima Oriento kiu estis sendube la scenejo de la eventoj kiuj inspiris la redakton de la bibliaj tekstoj.

La arkeologio biblia zorgas pri la rekupero kaj scienca esploro de la restaĵoj de la antikvaj kulturoj koncernantaj la rakontojn de la Biblio, kaj la Malnova kaj Nova Testamentoj.

Kiel en la kazo de la studo pri aliaj kulturoj, la manuskriptoj devas esti komparataj kun la trovitaĵoj de samtempaj socioj de Eŭropo, Mezopotamio kaj Afriko krom kun la manuskriptoj de aliaj socioj tiam ĉeestaj.

La tenikaĵoj utiligitaj estas la samaj de la normala arkeologio kaj inkluzivas kaj la sciencajn prifosojn kaj la hazardajn malkovrojn.

Listo de la historiaj esploroj

Esploroj antaŭantaj la jaron 1914

La biblia arkeologio komenciĝas per la publikigo flanke de Edward Robinson, usona profesoro pri biblia literaturo (1794-1863, rakontante pri siaj vojaĝoj tra la Palestino dum la unua duono de la 19-a jarcento, en kiu substrekis la similecon inter la nomoj de modernaj urboj arabaj kun la nomoj de bibliaj urboj.

Tiam la plej antikva la hebrelingva ĉirkulanta Biblio reiris al la Mezepoko.

“Fonduso por la Esploro de la Palestino” sponsoris detalajn serĉadojn gviditajn de Charles Warren en la malfruaj jaroj de 1860, kiuj estis dekomence financitaj de Angela Georgina Burdett-Coutts en 1864 por plibonigi la sanitarajn kondiĉojn de Jerusalemo; la esploroj kulminis kun la publikigo de la “Esploroj pri la Okcidenta Palestino” (The Survey of Western Palestine) ekde 1871 ĝis 1877.

La plej grava arkeologia malkovro de tiu periodo estas la rezulto de la laboro de Warren en la monto de la templo de Jerusalemo, nome la malkovro de la muraj fundamentoj de la templo de Herodo, tio estas la unua izraela skribaĵo en diversaj ĵaroj sigelitaj, kaj sistemoj de akvaj putoj sub la Davida urbo.

La suba kronologia listo koncernas la esplorojn plenumitajn ĝis 1914:

Arkeologiaj esploroj inter 1914 kaj 1945

Post la unua mondomilito, dum la angla mandato sur la Palestino, estis promulgitaj leĝoj por reglamenti la arkeologiajn prifosojn en la palestina teritorio kaj estis instalita “arkeologia departemento”, hodiaŭ Muzeo Rockefeller.

Kronologio de la prifosoj:

Prifosoj inter 1945 kaj 1967

Post la deklaro de la fondo de la ŝtato de Israelo kaj sekve de la malkovro de la Manuskriptoj de la Morta Maro 1947 kaj de aliaj antikvaj kopioj de la hebrea Biblio, la arkeologiaj esploroj rekomenciĝis, povante profiti de modernaj prifosadiloj kaj eplormetodoj.

prifosoj post 1967

Post la milita konkero de la Okcidenta Muro kaj de la Templa Monto dum la sestaga milito, arkeologoj plifosumas en la tereno de la moderna Jerusalemo.

"Arkelogia" rekonstruo de la Jerusalemo de la 1-a jarcento.

Malkovraĵoj koncernantaj la hebrean Biblion

Malkovroj dokumentitaj ankaŭ en la Biblio

Muregoj de Jeriĥo

La muregoj de la antikva urbo Jeriĥo estas datitaj je la dua duono de la dua miljaro a. K. kaj povas estinti detruitaj pro tertremo aŭ sekve de sieĝo kaj konkero de la urbo.

Rilate ilian identigon kun la muregoj priskribitaj en Biblio svarmas malsamaj opinioj.

Dekomence oni al ili atribuis la datadon de 1400 a.K. ĉirkaŭ John Garstang, sed poste tiu datado estis kontestita far Kathleen Kenyon kiu anticipis al 16-a jarcento a.K. kun konsento de la plejgranda parto de arkeologoj. Sed ĵuse estas reproponata la datado de Garstang.

Trovitaĵoj el prifosoj dokumentitaj

El "Papiruso de Torino", fragmentoj de antikva mapo de Egiptio.

Kunejformaj arĥivoj de Ebla

La kunejformaj arĥivoj de Ebla (Tell Mardikh) inkluzivas reĝon de Ebla nomatan Ebrum, kiun iuj identigas kun la biblia patriarko Eber (aŭ Heber), el kiu prenintus sian nomon la hebreoj. En ili estas ankaŭ aludoj pri popoloj kun semidaj nomoj kaj al diaĵoj laŭnome similaj al tiuj menciitaj en la Biblio. Ŝajnas ankaŭ eĥi referencoj al la samaj kvin urboj de Genezo: Sodomo, Gomoro, Admah, Zeboim, Bela (Zoar), cititaj laŭ la sama ordo de la Genezo.

Paolo Matthiae ĉefesploristo de la itala prifosanta teamo: “La tabletaj datiĝas je mil jaroj antaŭ Abraham kaj ankaŭ je la kvara miljaro antaŭ Kristo. Ili havas nenion por diri pri la Biblio, almenaŭ rekte. Se ili entenas legendojn similajn al tiuj bibliaj signifas nur ke tiuj legendoj ekzistis en la ĉirkaŭaj medioj sufiĉe antaŭ ol ili registriĝis en la Biblio”. [1]

Trovitaĵoj de nekonata deveno aŭ pridiskutataj

Diversaj grupoj de arkeologoj aŭ unuopuloj tro fidis identigante prifositaĵojn kun restaĵoj de la Kesto de Interligo. Preskaŭ unuanime priarkeologiaj fakuloj reĵetas tiujn retrovaĵojn kiel pseŭdoarkeologiaĵojn

    • Arkeologo Ron Wyatt anoncis ke mem trovis la lokon kie la Noa arkeo fermiĝis. Post lia morto, li estis vaste konsente aklamita de diversaj fundamentistaj “kredantoj je Biblio”. En interneto legeblas sennombraj informoj koncernantaj tiun onidiron... sefundamentan.
    • Itala arkeologia grupo “kreisma” [2],nomata La Narkas, estas la plej ĵusa “arkeologia” asertantaro ke mem malkovris la arkeon sur la pinto de la Monto Ararat, ĉevale de la landlimoj de Turkio kun Armenio. Fotoj de tiu malkovraĵo estas videbla ĉe [1].
    • en 2004, kroma ekspedicio supreniris sur la Monto Ararat en Turkio por provi dokumenti la ĉeeston de la arkeo. La elfositaj elementoj prenitaj kiel restaĵoj de la hipotezita arkeo estis ekzamenitaj ĉe la Geological and Nuclear Sciences, esplora ŝtata instituto de Nov-Zelando, kaj riveliĝis vulkana roko anstataŭ ŝtonigita ligno. [2]
  • La Ŝtono de Scone, konata ankaŭ kiel “kolono de Jakobo”:
    • Laŭlonge de jarcentoj tiu ŝtono estis esenca elemento de ceremonioj por la kronado de la reĝoj de la britaj insuloj. Onia kredemo ĝin taksadis la ŝtono sur kiu Jakobo, (sekve renomita “Izrael”), ricevis supernaturan vizion (Genezo). Nenio, rilate tion, eblas dokumenti kaj la provoj ĝin ligi al Palestino mankas je ĉiu fundamento.

Trovitaĵoj rilatantaj al la Nova Testamento

Historie certigitaj

  • La dua Templo aŭ Templo de Herodo, konfirmitaj per la trovo de la okcidenta muro.

Trovaĵoj el prifosoj dokumentitaj

Mozaiko, en bizanca preĝejo, datita je la 5-a jarcento.

.

Skribaĵo de Pilato

Tiu skribaĵo troviĝas sur ŝtonbloko trovita en Surmara Cezareo elfosita 1961, kaj montras la nomojn "Pilatus" kaj "Tiberium".

Ostejo de Kajafas

En malgranda tombejo sude de Jerusalemo, najbare de “Peace Forest”, oni malkovris en 1990 diversajn ostejojn [3], kies unu tenas la skribaĵon: “Jehosef bar Caifa|Jozefo filo de Kajafas”.
Temas pri la unua arkeologia trovitaĵo koncerne la nomon “Kajafas”, kiu fakte estus kromnomo, kiel reportite de Flavio Jozefo en “Judaj Antikvecoj” (23,35-39).
Kajafas estis ankaŭ la nomo de la ĉefsacerdoto menciita en la Evangelio laŭ Mateo (26,3; 26,57), ĉe kiun la arestintoj de Jesuo lin kondutis.

Puto de Betzaetà

Laŭ la Evabgelio de Johano (5.1-15) estas priskribita puto, apud la “pordego de la ŝafoj” en Jerusalemo, nomata Betzaetà (= Lageto Betesda), ĉirkaŭata de kvin portikoj.
Restaĵoj rilataj al tiu priskribo estis malkovitaj nur en la 19-a jarcento kaj poste aliaj kvar lokoj estis indikataaj kiel eblaj “putoj de Betzaetà", nome:

  • la moderna Fonto de la Virgulino, en la valo Kidron, nefore de la puto de Siloam
  • la Birket Israel, puto ĉe la komenciĝo de la valo Kidron sude de la “pordego de Sankta Stefano”
  • la ĝemelaj putoj nomataj “subteraj”, sub la konvento de la Fratinoj de Sion, situanta en ebla loko inter Betzaetà kaj la fortreso Antonia
  • ĵuse Schick malkovris grandan rezervujon por akvo, situantan nord-ueste de la preĝejo de Sankta Anna, kiu laŭ li estas identigebla kun la puto pri kiu parolas la Evangelio.

Tamen pliperfekte la evangelia rakonto koincidas kun la lageto Betzaetà.

Antikvaj urboj priskribitaj en la Nova Testamento

La evangelioj kaj la Epistoloj de Paŭlo rakontas pri eventoj okazintaj en antikvaj urboj sed ne ĉiuj tiaj asertoj trovis ĝis nun arkeologian konfirmon. Multaj, tamen, tion trovis:

  • Nazareto, kiun la evangelioj deklaras urbo de Jesuo (“Jesuo de Nazareto” aŭ “Jesuo la Nazareta”) estas menciita nek en hebrea Biblio, nek en Talmudo nek en la verkoj de Flavio Jozefo, sed iuj arkeologiaj retrovaĵoj evidentigas hebrean establiĝon ĉe la hodiaŭa urbo Nazareto kaj antaŭe kaj sinsekve de la unua hebrea rebelo de 70.

En Surmara Cezareo, fondita de Herodo la Granda inter la jaroj -25 kaj -13, la apostolo Petro baptis la centuriestron Konelion kaj Paŭlo el Tarso ofte loĝadis kaj estis enprizonigita laŭ du jaroj antaŭ esti translokigita al Romo.

Trovitaĵoj de nekonata origino aŭ duba

Trovaĵoj eble falsitaj

Antikvisto Oded Golan estis akuzita, en decembro 2004, fare de la israela polico pri falsado de serio da trovitaĵoj. Pri:

  • la ostejo de Jakobo, urno kun skribaĵo “Jakobo filo de Jozefo frato de Jesuo"
  • La tableto de “Joash Jehoash” kiu registras la restaŭraĵojn de la Templo de Jerusalemo: oni suspektas pri nuna realizado sur antikva ŝtono
  • Diversaj argilaĵoj kiuj mencias la Templon aŭ reportas nomojn ĉeestajn en la Biblio
  • Ŝtona lucerno je sep ajutoj, dekoraciita per Menorao je sep brakoj
  • Ŝtona sigelo perore orlita, atribuata al la juduja reĝo Manaso
  • Kvarca bovlo reportanta skribaĵon en antikva egipta lingvo, atestanta ke la ministro de la milito de la reĝo Ŝiŝek konkeris la urbon Meggido
  • Ebura Granatarbo kun skribaĵo Proprieto de la sacerdotoj de la templo... , realigita el vera antikva eburo
  • Ceramika kruĉo kun skribaĵo asertanta ke ĝi estis donita kiel kontribuaĵo al la Templo
  • Multenombraj sigeloj, inter kiuj iu kiu mencias bibliajn personojn inkluzive de la reĝo Ezekia, la skribisto Baruch kaj la profeto Jesaja.

Arkeologiaj malkovroj de Michele Piciirillo

  • Michele Piccirillo, Chiese e Mosaici della Giordania Settentrionale, 1981, Jerusalemo
  • Michele Piccirillo, La Montagna del Nebo, 1986, Jerusalemo
  • Michele Piccirillo, I Mosaici di Giordania, 1986, Romo
  • Michele Piccirillo, Umm er-Rasas Mayfa’ah I. Gli scavi del complesso di Santo Stefano, 1993, Jerusalemo
  • Michele Piccirillo, Umm al-Rasas, Mayfaa̓h I (gli scavi del complesso di Santo Stefano),1994, Studium Biblicum Franciscanum, Jerusalemo
  • Michele Piccirillo, La Carta Musiva di Madaba 1896-1996 Breŝo
  • Michele Piccirillo, Mount Nebo New Archaeological Excavations 1967–1997, 1998, Studium Biblicum Franciscanum,Jerusalemo
  • Michele |Piccirillo, Vangelo e Archeologia. Tracce cristiane in Palestina, 1998. Milano
  • Michele Piccirillo, Franco Cardini, Renata Salvarani, Verso Gerusalemme. Pellegrini, santuari, crociati tra X e XV secolo, Gorle, Velar, 2000.
  • Michele Piccirillo, Un uomo di pace. Padre Bellarmino Bagatti (1905-1996)|2001, Gorle
  • Michele Piccirillo, Arabia Cristiana. Dalla fondazione della Provincia al Primo Periodo Islamico, 2002. Jaka Book
  • Michele Piccirillo, La Palestina cristiana I-VII secolo, 2008, Centro editoriale dehoniano (EDB), Bolonjo.

Bibliografio

  • Chapman, and J.N. Tubb, Archaeology & The Bible (British Museum, 1990)
  • Cornfeld, G.and D.N. Freedman, Archaeology Of The Bible Book By Book (1989)
  • Davies, P.R., In Search of 'Ancient Israel': A Study in Biblical Origins, Sheffield (JSOT Press, 1992).
  • Dever, William G., Who Were the Early Israelites and Where Did They Come From?, Wm. B. Eerdmans Publishing Company, 2003, ISBN 0-8028-0975-8
  • Dever, William G., What Did the Biblical Writers Know and When Did They Know It?, Wm. B. Eerdmans Publishing Company, 2002, ISBN 0-8028-2126-X
  • Dever, William G., "Archaeology and the Bible : Understanding their special relationship", in Biblical Archaeology Review 16:3, (May/June 1990)
  • Israel Finkelstein e Neil Asher Silberman, The Bible Unearthed: Archaeology's New Vision of Ancient Israel and the Origin of Its Sacred Texts, Free Press, 2002, ISBN 0-684-86913-6
  • Frerichs, Ernest S. and Leonard H. Lesko eds. Exodus: The Egyptian Evidence. Winona Lake: Eisenbrauns, 1997 ISBN 1-57506-025-6 Collection of six essays. Denver Seminary review
  • Keller, Werner, The Bible as History, 1955.
  • Lance, H.D. The Old Testament and The Archaeologist. London (1983)
  • Negev, Avraham, kaj Gibson, Shimon, (eds.), Archaeological Encyclopedia of the Holy Land, Novjorko, The Continuum International Publishing Group.
  • Mazar, A., Archaeology of the Land of the Bible (The Anchor Bible Reference Library, 1990)
  • Ramsey, George W. The Quest For The Historical Israel. London (1982)
  • Robinson, Edward (1856) Biblical Researches in Palestine, 1838-52, Boston, MA: Crocker and Brewster.
  • Thiollet, J-P., Je m'appelle Byblos, Parigi (2005)
  • Thompson, J.A., The Bible And Archaeology, edizione rivista (1973)
  • Winstone, H.V.F. The Life of Sir Leonard Woolley of Ur, London, 1990
  • Wright, G. Ernest, Biblical Archaeology. Philedelphia: Westminster, (1962).
  • Yamauchi, E. The Stones And The Scriptures. London: IVP, (1973).
  • Lesiaw Daniel Chrupccala, L’archeologo disinvolto.Mondo biblico e sensazionalistico mediatico, Edb, 2013, p. 56, ISBN 9788810555071 (La arkeologo senskrupula kaj masmedie sensacia. (La loko de la naskiĝo de Jesuo, la groto en kiu travivis Johano la Baptisto, la tombo de Herodo la Granda, la malkovro en Jerusalemo de la funebra tuko kiu kiu krizigus la aŭtentikecon deGla Mortotuko de Torino... Estas iuj ekzemploj de “sensaciaj malkovroj kaj de revoluciaj elfosaĵoj” dementitaj de la scienco...)
Grotoj de Qumran kie okazis la plej grava arkeologia malkovro pri dokumentoj entenataj en la Biblio. En la valo de la Morta Maro.

Notoj

  1. C. Bermant and M. Weitzman, Ebla: A Revelation In Archaeology, Op. Cit., paĝo 2
  2. Laŭ kiu Dio rompis la naturleĝojn de sia kredo por helpi la evoluon. Ekzistas do du kreismoj

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara