Biblia hermeneŭtiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

“Kaj komencante de Moseo kaj de ĉiuj profetoj, li klarigis al ili el ĉiuj Skriboj la dirojn pri li mem.” (Lk 24,27)

Biblia hermeneŭtiko estas la arto interpreti kion aŭtoro verkis, kaj por tio uzas la metodojn science aplikendajn por kompreni tekston kiun ajn. Hermeneŭtiko biblia koncernas la metodojn aplikitajn al Biblio, nome la principoj aplikendaj por ĝuste kompreni la Biblion.

Kvankam oni aplikas al la Biblio grandparton de la principoj utiligitaj por kompreni iun ajn tekston, (religian aŭ nereligiajn), kristanoj, kredantaj je speciala naturo de la Biblio kiel libro laŭ unika maniero inspirita de Dio kaj regulo de la kredo kaj de sia konduto, allaboris hermeneŭtikajn principojn kiuj respektu tiujn antaŭkondiĉojn nerezigneblajn. Aliaj esploristoj, kaj ankaŭ kristanaj kiam temas pri tekstoj dogme neinfluaj, volas ke la Biblio estu konsiderata tia kaj kia kiu ajn alia literatura verko submetita al la analizo per la sciencaj metodologioj opiniataj neŭtralaj kiuj, tial, garantius objektivan valoradon.

La Biblia hermeneŭtiko okupiĝas pri principoj utilaj por kompreni kiun ajn eron de la Biblio tiel ke ĝia mesaĝo estu komprenata de la leganto aŭ aŭskultanto. Neeviteble tio implicas la asistadon de la biblia ekzegezo, kaj de la scio pri la procezo per kiu la biblia teksto al oni alvenis kia ĝi eliris el la plumo de la verkisto por kompreni laŭ kiu maniero li transdonas la revelacion. (2 Tim 2.15)

Certiĝinte, tamen, ke oni ne posedas la originajn dokumentojn, sed nur antikvajn kopiojn, ni bezonas ankaŭ pritekstan kritikon.

Apliki tiujn kriteriojn signifas respondi al demandoj kiaj: Kiu estis la aŭtoro? Al kiu li estis skribinta kaj kial? Ĉu estas signifa, en la ekzamenata kazo, la utiligo de aparta vorto, gramatika konstruo, verba tempo? Kiu estas la kultura kaj historia medioj en kiuj enkadriĝas la teksto? Kiu estis la signifo originale intencita de la aŭtoro? Kiu estis la interpreto de lia samtempuloj?

Metodoj kaj skoloj de biblia hermeneŭtiko trajarcentaj[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la jarcentoj, la kristanaj eklezioj agnoskis la gravecon sekvi specifajn principojn por la interpreto de la Biblio. Naskiĝis tiel kaj estis praktikitaj en malsamaj epokoj diversaj pensoskoloj kiuj ellaboris specifajn metodojn surbaze de siaj antaŭsupozoj.

Laŭlitera-historia-gramatika skolo (realismo)[redakti | redakti fonton]

Ĝi apudiĝas al la teksto subtenante ke la teksto estu konsiderata laŭ ĝia senco klara kaj eksplicita krom se la teksto mem donus indikojn ke temas pri simbola lingvaĵo; ĝis kiam, nome, pro la naturo mem de la teksto tio ne eblas. Ekzemple, dirmodoj, paraboloj kaj fabeloj, aŭ alegorioj... ne permesas laŭliteran interpreton.
Tiu metodo uzas la pritekstan kritikon por determini kiu povas esti la origina teksto; prenas la tekstojn de romanaĵoj pli serioze ol la tekstojn de teksto alegoria. La “spirito” de tiu interpreta metodo estas ke la leganto devas esti kontenta pri la laŭlitera interpreto kondiĉe ke li ne estu puŝita, pro substancaj kialoj, trans la laŭliteran signifon.

Kiam la verkistoj de la Nova Testamento referencas al la Malnova Testamento, servantoj de tiu skolo prenas tiujn erojn respektante la laŭliteran sencon. Verkistoj kaj la plej antikva Patristiko (Ignaco el Antioĥio, Sankta Ireneo kaj Justino Martiro) montras kiel mem sekvis la laŭliteran interpreton de la Skribaĵo ĝis kiam la teksto mem ne sugestis malsaman interpreton.
En la unuaj jarcentoj de la kristana epoko supervenkis tiu laŭlitera interpreta metodo.

La moderna Evangeliismo ligiĝas al tiu laŭlitera, historia kaj gramatika (oni ignoru, tamen, la grasaĵan laŭliterismon) metodo. Ĝi trovis elanon en la Deklaracio de Ĉikago pri la biblia hermeneŭtiko, kies 15-a artikolo formale stilas pri tiuj principoj asertante: “Ni konfesas ke necesas interpreti la Biblion laŭlitere kaj natursence. La laŭlitera senco estas la senco historia-gramatika, nome tiu esprimita de la aŭtoro. La laŭlitera senco konsideras ĉiujn figurojn stilajn kaj literaturajn de la teksto”.

Alegoria-simbola skolo (Idealismo)[redakti | redakti fonton]

Ĝi apudiĝas al la teksto serĉante en ĝi pli profundan sencon. Ĝi esploras trans la supraĵa rakonto por malkovri en ĝi laŭspiritan signifon, nome la simbola kaj transcende vera signifo. Tiu metodo populariĝis en pra-epokoj de kristanismo kiam oni plejparte, ne nur en kristana medio, akceptis la platonan filozofion. Klemento de Aleksandrio kaj Origeno[1] estas la du plej antikvaj kristanaj verkistoj kiuj instruis kiel la Biblio, aparte la Malnova Testamento, ne povis esti akceptata laŭ laŭlitera maniero, sed laŭ simbola. La alegoria skolo instruas ke sub ĉiu versiklo de la Biblio, sub ĝia memkomprenebla senco, sin kaŝus “vera signifo” simbola kaj spirita.

Interpreto alegoria povus esti, ekzemple, la panon kaj vinon kunportitajn de Melkisedek al Abrahamo (Genezo 14,18), la manao en la Elira dezerto (16,31), kaj la oleo en la dieto de Elija (1 Reĝoj 17, 16) kiuj estus antaŭfiguroj (tipoj) de la Eŭkaristio.

Tiu interpreta metodo, tamen, estas rifuzata, krom ĉe la plejparto de la tiama eklezio, de la Reformistoj de la 16-a jarcento pro tio ke ĝi endanĝerigus la forton kaj impreson de la Vorto rigardata kia ĝi staras. Marteno Lutero nomas tiun metodon vera plago, Kalvino ĝin konsideras satana. [2]

Historia-kritika skolo (naturalismo)[redakti | redakti fonton]

Ekde la epoko de Friedrich Schleiermacher, oni komencas kontesti ke la Biblio devas esti konsiderata malsammaniere ol aliaj literaturaj verkoj, kaj sugestas ke al ĝi oni devas apliki la sciencajn metodologiojn kiuj, nuraj, garantius objektivan valoradon, honestan kaj laŭrealan, de la teksto. Tio ŝajnas hodiaŭ natura, sed en tiu alproksimiĝo oni devas rimarkigi iujn filozofiajn premisojn malsamajn kaj modernajn, sed ne necese plitaŭgajn kaj science “plievoluintajn” ol tiuj kiuj staris sub la tradicia interpreta legado de la Sankta Skriboj. Ekzemple, la alproksimiĝo de Rudolf Bultmann al la Hermeneŭtiko estas forte influita de Ekzistadismo de Martin Heidegger. Ekde la 1970-aj jaroj la filozofia hermeneŭtiko de Hans-Georg Gadamer ekzercis grandan influon sur la biblian hermeneŭtikon kiel videblas en ampleksa radio de katolikaj kaj protestantaj teologoj.

Oni, do, pritraktas la tekston per naturalismaj premisoj, aparte rilate la “dian inspiron”. Forlasante aŭ redifinante la judkristanan premison laŭ kiu la Biblio estas neeraripova Vorto de Dio kaj forpuŝante la koncepto de vorta inspiro de la Biblio (konceptoj taksataj “superitaj”, “mitaj” kaj “nesciencaj”), tiu(j) metodo(j) establas la modernan sciencon kaj la racion kiel definitivan aŭtoritaton por la pribiblia interpreto ĉar tiu ĉi estus eraripova aŭ esprimo de la epoko en kiu ĝi estis verkita. La aspektoj “supernaturaj" estas “realĝustigitaj” laŭ la naturalismaj pensoj. Tie kie la aŭtoritato de Kristo estas akceptita, oni asertas ke li “adaptiĝis” al la tiutempa kulturo, kaj ke li ne intencis vere diri kion li diris (erarus do la laŭliteristo kiu lin akceptus objektive laŭveran). Relativismo kaj subjektivismo, do, fariĝas rezulto neevitebla de tiu alproksimiĝo ĉar la Biblio ne posedus ion ajn objektivan religisence. La Biblio ĉesus esti regulo de kredo por la kredanto kiu plejprobable albordiĝus, fine, al sciencismo.

La kategorioj de tiu kritika metodo estas la jenaj:

Kritiko de la formoj[redakti | redakti fonton]

La Kritiko de la formoj (germane: Formgeschichte, "”historio de la formoj") provas kompreni la originan kuntekston en kiu iu teksto naskiĝis kaj uziĝis. La medio en kiu la teksto naskiĝis (germane: Sitz im leben) estus, do, la ŝlosilo por penetri la sencon de la teksto. “Formo” havas pli precizan sinonimon en “literatura ĝenro": tiu metodo, fakte, provas izoli la pra-literaturajn fazojn de iu biblia teksto rekonstruante la socian vivon kaj la instituciojn de la tiama Izraelo.

Elstaruloj de tiu metodo estas Hermann Gunkel sekvata de Sigmund Mowinckel. Sed la metodo identiĝas precipe kun Rudolf Bultmann, kiu, ekzemple, subtenas kiel la dokumentoj de la Biblio estas bazitaj sur kolektoj de buŝaj tradicioj: li asertas ke tiuj tradicioj evoluiĝis laŭ la tiamaj kulturaj medioj. Se ekzempli, oni vidu la Psalmaron: psalmoj estas konsideritaj liturgiaj tekstoj por publika kaj oficiala uzo simile al la komponaĵoj uzitaj en la antikva mondo dum similaj cirkonstancoj; oni vidu la evangeliojn kiuj ne raportus akurate pri eventoj de la vivo de Jesuo, sed ili prefere similus al mitoj kreitaj de la prakristanaj komunumoj, kiuj reflektus sociajn, teologiajn kaj kulturajn fluojn de la epoko. Laŭ la premisoj de la kritiko de la formoj, tiuj variaj formoj de popola literaturo, legendoj, fabeloj, mitoj kaj paraboloj, estus elvokitaj kiam iu komunumo tuŝiĝis pro iu suferiga problemo, kaj eĉ la procezo per kiu la problemo estis alfrontita, produktus kromajn rakontajn modifojn. Tianature estas tio kion oni hodiaŭ posedas rilate la Novan Testamenton: la Evangelioj, tial, ne estus fake atestaĵo pri la vivo de Kristo, sed prefere kredaĵoj kaj praktikoj ĉiam evoluiĝantaj de la antikvaj Eklezioj.

Kritiko de la fontoj[redakti | redakti fonton]

La “kritiko de la fontoj” (germane: Quellengeschichte) estas provo trovi la diversajn fontojn el kiuj oni supozas ke la teksto estis komponita.

Tipas ĉi-rilate la dokumenta hipotezo de Julius Wellhausen kiu interpretas la Genezon de la ĉapitroj 1 kaj 2 kiel apudmetaĵoj de tekstoj de diversaj aŭtoroj (en kiu ĉiu kun sia teologio), koncepto kiu poste etendas al la tuta Malnova Testamento: J (Jehovista), E (Elohista), D (Deŭteronomista = Readmonista), P (Pastra = Sacerdota). Rilate la Novan Testamenton la problemo encentriĝas ĉirkaŭ la "sinoptika problemo" kaj kiuj fontoj retrostaras la formiĝon de la nunaj sinoptikaj evangelioj.

Kritiko de la redakto[redakti | redakti fonton]

La “kritiko de la redakto” (germane: Redaktionsgeschichte) estas provo rekonstrui ne nur la diversajn fontojn el kiuj, laŭsupoze, originis la biblia teksto.

Tiu metodo de biblia kritiko esploras la motivojn kiuj enkondukis ke la aŭtoroj publikigu sian unuan materialon, la ŝanĝojn kiujn ili enkondukis kaj la mesaĝon kiun ili intencis komuniki al siaj unuaj aŭskultantoj aŭ legantoj.

Tiu metodo estas provo malkovri kia estas la teologio kiu subkuŝas en teksto. La kritiko de la redakto celas klarigi pri kiu persona kontribuo kunportis ĉiu aŭtoro kaj pri la teologiaj orientadoj gvidintaj la redaktan laboron. Tiu aŭtora teologio orientas la elekton de la redaktiga materialo de la fontoj utiligitaj.

La metodo implicas ankaŭ la “historion de la tradicio” (germane: “Traditionsgeschichte”), nome la analizo de la diversaj redaktaj stadioj tra kiu paŝis la biblia teksto antaŭ ĝi alvenis al la fina kompilado.

La metodon de la redakta kritiko iniciatis Willi Marxsen kiu interesiĝis precipe pri la evangelioj sinoptikaj.

Kritiko de Strukturismo[redakti | redakti fonton]

“Stukturismo” aŭ semiotiko fontas el la frustracio kiu ofte invadas la esploranton praktikantan la historian-kritikan metodon en la pribliblia ekzegezo. Strukturismo asertas ke estas la kulturo kiu donas signifon al la literaturaj sociaj konvencioj. La signifo nenio alio estus ol funkcio de la strukturoj de la kultura sistemo en kiu la socia fenomeno disvolviĝas. Ekzemple, sed el paralela kampo, manpremo signifas nur en aparta kultura kunteksto.

Tiu teorio observas la meĥanismojn kiuj donas signifon al la teksto. Strukturismo konsideras la lingvaĵon sinkronaĵo kaj senhistoriaĵo. Ĉeestus en ĉiu lingvaĵo strukturoj kiuj ne ligiĝas al la epoko en kiu estis verkita la teksto; ĉeestus strukturoj intrinsekaj kiuj konserviĝas laŭ ĉiuj epokoj: ekzegezisto devus celi trafi en la teksto la lingvistikajn strukturojn. La rakonto, ekzemple, de la tutmonda diluvo de Genezo 6-9 korespondas al rakonta modelo bone difinita kiu trovas paralelojn ankaŭ en kuntekstoj de aliaj kulturoj.

Kritiko de la reaga respondo de la leganto[redakti | redakti fonton]

Temas pri sistema ekzamenado de la aspektoj kiuj ekscitas, modlas kaj gvidas la respondon de la leganto. Laŭ tiu teorio, la leganto estas produktanto kaj ne konsumanto de signifoj. Tiusence, leganto estas hipoteza konstruanto de normoj kaj atendoj, kiuj povas esti devenigitaj, projekciitaj aŭ ekstrapolitaj el la verko. Eblas ankaŭ diri ke tia afero estas “akompana” en la verko. Ĝuste pro tio ke tiaj atendoj povas esti perfortitaj aŭ plenumitaj, kontentigitaj aŭ frustaciitaj, kaj pro tio ke la legado estas tempa procezo kiu implicas memoron, percepton kaj antaŭvidon, identigi la respondon de la leganto estas ekstreme malfacile ĉar dependanta de ĉiama konstruo kaj rekonstruo, vizio kaj revizio. La kritiko de la respondo de la leganto, tamen, ne konotaciiĝas kiel specifa teorio. Ĝi povas oscili ekde la fenomenologiaj teorioj, laŭ kiuj estas la leganto kiu plenigas la malplenojn de la teksto, ĝis la relativista analizo laŭ kiu estas la interpreta strategio de la leganto kiu “kreas” la tekston, ĉar ekzistus neniu teksto se ne tiu kiun la leganto aŭ interpretisto imagas.

Kritiko de dekonstruismo[redakti | redakti fonton]

Dekonstruismo asertas ke neniam eblas koni kion la teksto objektive signifas kaj ke ĝi povas signifi multfacete, nome plursignife. Tiu pozicio, pli radikala ol la antaŭa, relativigas la signifon de iu teksto.[3] La teksto ne havus sian fiksan kaj determinitan signifon. La aŭtoro estas konsiderinda “morta” kaj, do, neglektinda por la kompreno de la teksta signifo. La signifo estas determinita nur de la leganto: tiom da signifoj kiom da legantoj!

Devota skolo (Pragmatismo)[redakti | redakti fonton]

Tiu skolo aliras al la teksto ne por serĉi en ĝi eternajn verojn sed verojn kiuj “funkciu por mi”. La emfazo estas metita sur la aplikado, ne sur la intenco de la aŭtoro aŭ objektiva signifo de la teksto. En la interpretado de la Skribaĵoj, la devota skolo (komuna en la kristana mistiko) elstarigas la edifajn aspektojn de la mesaĝo. Ĝi konsideras la Biblion ilo por akiri la mistikan sperton. Laŭ tiu skolo la Biblio utilas por la devoteco kaj la preĝo, kaj do ne bezonas esti studita kiel fonto de dogma teologio.

Kritiko de la skolo de ekzistadismo[redakti | redakti fonton]

Tiu skolo esploras la tekston kiel tio kio pelas la leganton al ekzista elekto cele de “aŭtenta vivo”.

Rudolf Bultmann kaj Paul Tillich engaĝiĝas reinterpreti la Biblion sublume de ekzistaj kategorioj de Martin Heidegger. Ekzistadisto simple altrudas al la teksto sian subjektivan signifon.

Sinteno de la Katolika Eklezio antaŭ la novaj hermeneŭtikaj metodoj[redakti | redakti fonton]

  • Sekvi, en la domaj interpretoj, la interpretojn de la Patroj de la Eklezio.
  • Konsideri ke la Biblio estas tute verko de Dio kaj tute verko de la Homo. Dio sin servis de ĉiuj homaj manieroj por sin esprimi, do nur komprenante tiujn manierojn eblas malkovri la dian revelacion. Tiuj manieroj ne estas limigoj sed vojoj al pli ĝusta kompreno, kiu tamen postulas diversajn kompetentecojn en la esploristo.
  • Inter tiuj kompetentecoj ne mankas tiuj scio kaj uzo kiuj ĝenerale estas dirata historia-kritika skolo en kiu, tamen, devas esti respektata la speciala naturo de la Biblio, en kies formiĝo, laŭ la komuna kristana kredo, agadis la Dia Principo kiu riveliĝas en la historio pere la homa lingvaĵo.
  • La Biblio estas libro konstruita tra la spertoj de la homo, ne do dia dekreto precize tute dekomence farita, kiel, ekzemple, en islama Korano.
  • Kristo kreis, en la Eklezio, aŭtoritatan vivan fonton por akiri, ankaŭ pere de la Biblio, la ĝustajn intencojn de Dio revelacianta.
  • La Biblio entenas neniun eraron rilate la kredenda kaj praktikenda sfero. Rilate tion kio estas scienca aŭ historia asertaro, tio koncernas la homan aŭtoran komprenon de la eventoj, kiuj povas esti konataj kaj rekomprenataj ĉiam plikomplete.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kevin J. Vanhoozer. Dictionary for Theological Interpretation of the Bible. Grand Rapids (Michigan), Book House, 2005. ISBN 0-8010-2694-6.
  • Divino Afflante Spirito (Enciklika Letero de Pio la 12-a)[1]
  • Dei Verbum, esperantigita [2] (Dogma Konstitucio de la dua Vatikana Koncilio)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kun Origeno (kaj Eŭsebio de Cezareo) estas sankciita la definitiva venko de la kodekso sur la papiro (Vidu: Hexapla), ligita al la buŝa tradicio, kaj plialiras nova modelo pri scienca-historia esploro, ligita al la koncepto de linia (ne cikla) tempo propra de kristanismo. (Kiel Kristanimo transformis la libron. Antony kaj Megan Williams)
  2. Tio, tamen, ne signifas ke la reformistoj rifuzas ĉiun alegorian aŭ simbolan interpreton, sed ili subtenas ke la alegoria aŭ simbola estas legitima nur en apartaj kuntekstoj, kiel en la libro de la Apokalipso.
  3. Pioniroj de tiu teorio estis Jacques Derrida kaj Mark Taylor.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]