Biblio de Diablo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Biblio de Diablo - Codex Gigas

Biblio de Diablo aŭ alie Codex Gigas (Granda Kodekso) estas la plej granda mezepoka manuskripta libro en la mondo. La manuskripto ekestis komence de la 13-a jarcento en Ĉeĥio, en malgranda benediktana monaĥejo en Podlažice, nun parto de la urbo Chrast en orienta Bohemio. Ĝi estas deponata en Sveda Popola Biblioteko en Stokholmo. "Biblio de Diablo" ĝi estas nomata pro granda ilustraĵo imaganta diablon interne de la libro.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La kodekso havas lignajn kovrilojn 920 mm altajn, 505 mm larĝajn kaj 22 mm dikajn, tegitajn per ledo kun metalaj ornamaĵoj. Pezo de la libro estas 75 kilogramoj. Origine ĝi enhavis 320 pergamenajn foliojn, el kiuj estis ok antaŭ kelkaj jarcentoj forigitaj. Neniu konas kiu kaj pro kio eltranĉis la mankantajn paĝojn, sed ŝajnas, ke ili enhavis ordenajn regulojn de la benediktanoj. Oni pritaksas, ke por faro de ĉiuj pergamenoj por la libro oni bezonis ledojn el 160 azenoj.

Biblio de Diablo - Codex Gigas

Historio[redakti | redakti fonton]

La manuskripto ekestis en benediktana monaĥejo en Podlažice, forbruligita kaj detruita en la jaro 1421 fare de husanoj. La enskribaĵoj en la kodekso finiĝas en la jaro 1229. La libro estis pli malfrue donita kiel garantiaĵo al la cisterciana monaĥejo en Sedlec apud Kutná Hora. En la jaro 1295 elpagis ĝin benediktana klostro en Břevnov apud Prago, de kie ĝi verŝajne estis en la jaro 1420 fortransportita kaj kaŝita en fortikigita monaĥejo en Broumov en nordorienta Bohemio. En la jaro 1594 prenis la kodekson prunte de la monaĥejo imperiestro Rudolfo la 2-a sed ne redonis ĝin. Tiel la libro fariĝis parto de fama praga kolektaĵo de imperiestro Rudolfo la 2-a. En julio de la jaro 1648, ĉe la fino de la Tridekjara milito soldatoj de sveda generalo Königsmark helpe de perfido prenis okupe Pragan Burgon kaj kolektojn de Rudolfo forveturigis kiel militakiraĵon en Svedion.

La manuskripto estas riĉe iluminaciita

Tiel la Kodekso fariĝis parto de Sveda Popola Biblioteko. En la jaro 1699 ĝi preskaŭ forbrulis okaze de incendio en la reĝa kastelo en Stokholmo. Poste ĝi kun difektitaj kovriloj post elĵeto el fenestro de brulanta kastelo kuŝis preskaŭ cent jarojn en depozitejo. En la jaro 1796 ĉeĥa pastro kaj sciencisto Josef Dobrovský esploris ĝin denove kaj ekkonis en ĝi signifan literaturhistorian fonton. Tio iniciatis la svedajn, ĉeĥajn kaj polajn historiistojn al profunda esplorado kaj aprezo de la Kodekso. En la jaro 1990, post falo de la komunisma reĝimo en Ĉeĥio proklamis nova ĉeĥa prezidento Václav Havel, ke li volas peti la svedan registaron pri redono de kelkaj por la ĉeĥoj ege valoraj memorindaĵoj en Ĉeĥion. Bedaŭrinde ankoraŭ antaŭ tiu ago la sveda registaro signis tiun ĉi peton dubinda kaj speciale pri la "Diabla biblio" estis duoninformo, ke ĝi neniukaze povos esti redonita. Post sukcesaj traktadoj estis la ĉeĥoj dankemaj, ke la granda libro de la septembro 2007 ĝis la januaro 2008 estis pruntedonita al la Ĉeĥa Popola Biblioteko en Pragon. Ĉeĥaj sciencistoj atesas, ke oni en Svedio pri la Kodekso bone zorgas kaj ebligas al sciencistoj studi en ĝi.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La Kodekso enhavas tutan Biblion (Malnovan kaj Novan Testamenton) en la latina, verkojn "Epistola ad Braulionem Cesaree episcopum" kaj "Ethymologie" de Izidoro Hispalensis, Antiquitates iudaice kaj ankaŭ De bello Judaico de Jozefo Flavius, konfesan spegulon, transskribon de Kroniko de Kosmas, ensorĉajn formulojn kontraŭ malsanoj kaj ŝtelistoj, liston de membroj kaj amikoj de la frataro de Podlažice el la jaroj 1227 ĝis 1229 kaj benediktanan kalendaron.

Kodekso Gigas

Formo[redakti | redakti fonton]

La Granda Kodekso estas libro fakte mirinda ne nur pro sia grandeco. La manuskripto enhavas iluminaciojn en koloroj ruĝa, blua, flava, verda kaj ora. La komencliteroj estas faritaj en stilo de supera spiralforma romana ornamentaro kun diversaj floraj ŝosoj. La libro proponas belegan unuecan skriban formon, kiu neŝanĝiĝas en longa tempo dum kiu la libro devis ekestadi. Tio povus gvidi al malĝusta opinio, ke la libro ekestis dum nelonga tempo. Tamen la unueco de la skribformo atestas, ke ne eblas, ke ĝi estus verko de pluraj skribantoj. Sur la fronta paĝo de folio n-ro 290 estas unika bildo de la diablo 50 cm alta. La fortimiga diablo estas en kaŭra pozicio, sur la manoj kaj piedoj li havas nur kvar fingrojn, el la buŝo etendiĝas du langoj. Sur malantaŭa paĝo de la folio 289, do maldekstre de la diablo estas bildo de la ĉiela urbo Jerusalemo.

Muzeo en Chrast, maketo de Podlažice klostro

Mito[redakti | redakti fonton]

Laŭ legendo staris ĉe la nasko de la Kodekso peko, pro kiu estis unu el la monaĥoj kondamnita esti viva enmasonita. Por ke li eskapu de la puno, li promesis al la fratoj, ke por gloro de la monaĥejo li dum ununura nokto verkos libron, kian la mondo ankoraŭ ne vidis. Li komencis reskribadi biblion, sed unu nokto ne sufiĉis. Tial li vokis satanon, kiu laŭ kontrakto pri animo de la monaĥo finkreis ĝustatempe la verkon. La monaĥo nur aligis portreton de la diablo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

BÁRTL, Stanislav; KOSTELECKÝ, Jiří. Ďáblova bible. Tajemství největší knihy světa. Praha : Paseka, 1993