Biblio de Jerusalemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Biblio de Jerusalemo estas traduko de la Biblio ellaborita sub la direktado de École biblique et archéologique française de Jérusalem (Pribiblia skolo de Jerusalemo), kiu estas kiel sugestas la vortoj, institucio de la francaj katolikoj sub la direktorado de pastroj dominikanoj Marie-Joseph Lagrange. Tekstoj estis kritike elektitaj kaj enkondukoj kun la notoj subskribitaj de la plej famaj kaj kompetentaj specialistoj kiuj tiel elstarigis en la komuna estimo la movan tradukon ke ĝi, siavice, estis tradukita al diversaj lingvoj kaj foje akceptita kaj uzita kiel oficiala Biblio ĉe diversaj Episkoparaj Konferencoj.

La Biblio de Jerusalemo aperis laŭkajere de 1948 ĝis 1955 laŭlonge de 43 publikigaĵoj, ĉiu el kiuj kun siaj franclingvaj tekstoj, enkondukoj kaj notoj. La publiko ĝin povis legi en unika volumo nur en 1956.

La fundamenta tradukcela kriterio estis komparo inter la tekstoj hebreaj, arameaj, grekaj kaj latinaj. Kiam la versioj malakordas, la legantoj pri tio estas informita kaj adresita al la pruvigaj dokumentoj. Kompreneble: la dokumentara aparataro estas aparte publikigita pro ĝia granda maso.

La eldonoj, laŭ diversaj lingvoj, daŭrigis aperi en la sinsekvaj dekoj, kaj samtempe profitis de la ĝisdatigoj sugestitaj de la novaj malkovroj kaj interpretaj hipotezoj.

La centoj novaj tradukoj el la originalaj tekstoj aperintaj en la sinsekvaj jaroj (kiel la Biblio Tob, la latina Nova Vulgato kaj katolikaj kaj protestantaj kaj ortodoksaj ktp) havis atenton al tiu mejloŝtono.

Unuaj bazaj eldonoj

  • Unua eldono, 1956,
  • Dua eldono reviziita, 1973,
  • Tria eldono kun imprimaturo (imprimatur): Romo, la 30an de septembro 1999.

Eksteraj ligiloj