Biblio en Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biblio en Esperanto
libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Versio de Sankta Biblio en Esperanto ĉiam estis grava por agnosko de Esperanto kiel vivanta lingvo. La ekzistado de kompleksa verko kia la Biblio en la lingvo, garantias fortan avantaĝon kompare al aliaj planlingvoj/projektoj, ĉar la traduko rolas ne nur kiel propagando, sed ankaŭ kiel pruvilo je lingva esprimpovo. Ĝi ankaŭ ebligas diservon por la anoj de kelkaj religioj en Esperanto.

La kompleta eldono de Biblio en Esperanto aperinta en 2006.

Komitato estis formita por traduki la Novan Testamenton, kiu eldoniĝis en 1912. La traduko de la Nova Testamento estas influita de la angla Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo, kaj tial ĝi estas tre proksima de la greka "textus receptus" anstataŭ la moderne akceptata teksto laŭ la plej antikvaj grekaj manuskriptoj.

Zamenhof tradukis la tutan judaisman Malnovan Testamenton (la Masoran Biblion) en Esperanton. Li finis la laboron jam en marto 1915. Tamen anstataŭ tuj sendi la manuskripton eldoncele al la "Biblia Komitato" (John Cyprian Rust, John Beveridge, C. G. Wilkinson) en Britio, li povis nur informi ties prezidanton, la esperantistan pastron John Cyprian Rust, pri grava malhelpo. Zamenhof skribis al li en la franca lingvo: "Bedaŭrinde mi ne povas en la nuna momento sendi al vi la tradukon, ĉar nia poŝto ne transsendas ion (dum la milito), kio estas skribita en Esperanto. Sekve mi devas atendi ĝis la fino de la milito." Pro tio nur post la unua mondmilito – kaj du jarojn post la morto de Zamenhof – la traduko alvenis en Brition, kie de 1919 ĝis 1926 la Biblia Komitato okupiĝis pri tralegado, korektado, lingva harmoniigo de la Nova Testamento al la Malnova (laŭ protestantkristana vidpunkto), kompostado kaj provlegado. Du kvakerinoj, la fratinoj Priscilla (18331931) kaj Algerina Peckover (18411927) pretis doni la necesan financan helpon. Ene de kvin jaroj pli ol 5000 ekzempleroj de la esperanta Biblio vendiĝis.

La Duakanonajn Librojn tradukis Gerrit Berveling en du etapoj. Unue aperis duvolume tiuj libroj, kiujn uzas la katolika kaj ortodoksa eklezioj; ili estis aldonitaj je 2003 al La Sankta Biblio de 1926 laŭ la maniero de Martin Luther. En 2006 la Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI editoris tute novan aranĝon laŭ la Vulgato sub la nomo BIBLIO, kiun eldonis KAVA-PECH, Ĉeĥio, kaj kiu nun estas eksterordinara eldono en la serio Oriento-Okcidento de UEA. Poste Gerrit Berveling ankaŭ tradukis tiujn verkojn, kiujn rekonas kiel kanonajn nur la Greka aŭ Rusa Ortodoksio, kaj aperigis tiujn sub la titolo Duakanonaj Libroj, vol. 3.

Aperis nova traduko de la Nova Testamento de Gerrit Berveling el la origina Greka: en 1992 aperis ĉe Fonto la kvar evangelioj sub titoloj La Bona Mesaĝo de Jesuo – Laŭ Marko, La Bona Mesaĝo de Jesuo – Laŭ Mateo, ktp; ĉe la kvara, Laŭ Johano, aldoniĝis malgranda konkordanco pri la kvar evangelioj. En 2004 ĉe la sama eldonejo aperis: Leteroj de Paŭlo kaj lia skolo, kiu enhavas la tutan "blokon de Paŭlo".

La ceteraj libroj de la Nova Testamento en lia traduko sub komuna titolo "Flanke je Jesuo" en 2010 aperis ĉe eldonejo VoKo.

Ĉi tiuj eldonoj enhavas iom da enkondukoj kaj prinotado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]